|
Article in other languages:
|
Vieno (germane Wien [vin]) estas kaj la ĉefurbo kaj Federacia Lando de la respubliko Aŭstrio. Vieno troviĝas apud ambaŭ bordoj de la Danubo, 40 km for de la limo al Slovakio kaj la slovaka ĉefurbo Bratislavo, kaj apud la rivero Vieno. Ekkonilo de Vieno estas la Stefana Katedralo, sidejo de la ĉefepiskopo de Vieno. Vieno estas la sidejo de diversaj internaciaj organizaĵoj kiel la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) kaj la Internacia Atomenergia Agentejo (IAEA). Vieno estas la tria UNO-urbo. La urbocentro de Vieno estas rigardata kiel Monda Kulturheredaĵo de Unesko. La historia centro de Vieno, la 1-a distrikto (Innere Stadt [INEre ŝtat]), estis elektita de la Unesko por la internacia programo de Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo pro ties kultura valoro. Vieno konsistas el 23 distriktoj (vidu Vienaj Urbodistriktoj).
GeografioVieno estas kun sia areo de 414,65 km² la plej malgranda federacia lando de Aŭstrio. 11,3 % de ĝia tuta areo estas surkonstruita tereno, 11,1 % estas stratoj kaj 2,2 % trajntrakoj. Samtempe Vieno estas la liglando kun la plej granda parto de ĝardenareoj, kiuj nombras je 28,4 % aŭ 117,76 km². Rilate akvosurfacojn (4,6 % aŭ 19,1 km²) ilia proporcio estas nur en la federacia lando Burgenland pli granda. Vieno estas unu el kvar liglandoj en kiu oni kultivas vinon. 1,7 % de la areo okupas vinĝardenoj. Arbaroj kovras 16,6 % kaj agrikulturo utiligas en Vieno 15,8 % de la tereno. HistorioPrahistorio, romia epoĥo, mezepokoLaŭ arkeologiaj trovitaĵoj la monto Kahlenberg estis loĝata jam en la pli frua ŝtonepoko, ankaŭ el la bronza kaj pli frua fera epoko ekzistas pruvaĵoj de loĝejoj. Riĉaj trovitaĵoj ekzistas el la epoko de La Tène, kiam keltoj ekloĝis sur la okcidentaj montdeklivoj kaj en la nuna urba regiono. Ili donis al la urbo la nomon - Vindomina-Vindobona. Dum la romia regado gardis la soldataro de Vindobona la maldekstran flankon de la legia kastelo Carnuntum. Ekde tiu ĉi tempo komenciĝas la skribaj sciigoj pri Vieno. Malmulte oni scias pri la okazoj dum la popolmigrado, sed kontinua enloĝado estas supozata. La Salcburgaj Kronikoj mencias Wenia [venia] en 881 rilate al batalo kontraŭ hungaroj. Aliaj pruviloj informas pri Vieno kiel komerca loko. Samtempe kun la etendiĝo de la Babenberga regno al la oriento, Vieno iom post iom gravis. En 1137 oni nomas ĝin civitas (latine por civito). Henriko la 2-a Jasomirgott faris Vienon residejo de sia duklando kaj konstruis ĉi tie sian kastelon. Tiu ĉi funkcio de la urbo destinis ĝian sorton dum la sekvontaj jaroj, ĝian evoluon al komerca centro, ĝian signifon kiel arta kaj kultura centro. Habsburgoj, baroko, klasikismoEn 1296 Vieno ricevis de la Habsburgoj - kiuj sekvis al la Babenbergoj kiel potenculoj - novan urboprivilegion. Per la fondo de universitato en 1365 la urbo atrakciis sciencistojn okcidentajn. Imponaj preĝejaj konstruaĵoj, nova kastelo kaj plivastigo de la urbo montras la supreniron al mezepoka grandurbo. Ekde 1439 ĝis 1806 Vieno estis konstanta kortego de la romia-germana imperiestro, la rezideja ĉefurbo kaj samtempe centro de la heredlandoj de la Habsburgoj ĝis 1918. En 1683 Jan Sobieski el Pollando kaj Karlo la 5-a de Loreno venkis la turkan armeon. Post la fino de la turka minaco Vieno spertis en la 17-a kaj 18-a jarcento egan prosperon. La atestiloj de tiu ĉi periodo - barokaj palacoj kaj preĝejoj - ankoraŭ nuntempe pliriĉigas la urbon. Vieno estis plukonstruata kiel imperiestra rezidejo, sed ankaŭ la komerco rapide progresis dum la merkantilismo. Post la militoj kontraŭ Napoleono Vieno estas konferencejo de la Viena Kongreso en 1815. Imperiestra urboSed ankoraŭ la urbo estis ĉirkaŭata per fortikaĵmuroj sufokantaj. Nur en 1857 la juna imperiestro Francisko Jozefo ordonis malkonstrui la bastonojn kaj kunigi la antaŭurbetojn kun la urbocentro. Dum mallonga tempo ekestis la grandstila Ringstraße (ringostrato [RINGŝtrase]) kun siaj pompkonstruaĵoj kaj belegeaj parkoj. Post la inunda katastrofo en 1830 oni komencis pripensi reguligon de la Danubo. La necesaj laboroj ekestis 1868 kaj finis 1875.Ene de 50 jaroj Vieno fariĝis per ekspansio, popolkreskado kaj enmigrado milionhoma urbego. Dum la dua parto de 19-a jarcento la imperia kaj resideja urbo allogis per vigla belarto kaj muzikprosperigo kelkajn de la plej bonaj artistoj de Eŭropo. Komence de la unua mondmilito Vieno havis 2,2 milionojn da enloĝantoj. Unua respubliko, la "ruĝa Vieno"Post la pereo de la Danuba Monarkio en 1918 Vieno kiel ĉefurbo de la ŝrumpigita respubliko Aŭstrio (ĉekomenca oficiala nomo Deutschösterreich German-Aŭstrio) loĝigis preskaŭ trionon de la ŝtatanaro. Ĉefe pro la diferencoj inter la socialdemokratia urba registaro kaj la Kristan-Sociala landa registaro Vieno estis separita de la federacia lando Malsupra Aŭstrio en 1922. La laboro de la viena urboregistaro estis aprezata internacie pro la vasta sociala programo, ĉefe la konstruado de malmultekostaj, bone konstrukciitaj komunumaj logjejoj famiĝis ("Gemeindebauten" [geMAJNdebaŭten] Karl-Marx-Hof, George-Washington-Hof). Speciale lukso estis impostita. Por montru la utilon de tiu ĉi politiko la urba administrado demonstris per detala kalkulo kiuj socialaj bonfaroj ebligis ekzemple nur per servistino-imposto de la familio Rothschild. Interna milito, diktaruroj, dua mondmilitoSed la batalo inter la politikaj partioj pli kaj pli akrigis. Ĉefaj kontraŭuloj estis unuflanke la reganta kristan-sociala ligo kaj aliflanke la en la urbo Vieno regantaj socialdemokratoj. Kontraŭuloj de ambaŭ estis la aŭstriaj Nacisocialistoj, kiuj celis unuiĝon de la "orienta limlando" (Ostmark - "orienta marko") kun la "regno" kaj havis ekster Vieno grandan anaron. Krome paramilitistaj kompanioj ludis gravan rolon, ekzemple la Heimwehr [HAJMver] je la dekstra flanko de la politika spektro (sen klara partia ligo) kaj la Republikanischer Schutzbund ([republiKANiŝer ŜUCbund] - Respublika Protektligo) je la maldekstra flanko. En 1933 la kristan-sociala Federacia Kanceliero Engelbert DOLLFUSS [ENgelbert DOLfus] malfunkciigis la Parlamenton, komencis instali sin kiel diktatoro kaj establis ŝtaton, kiu estis organizita laŭ profesiaj klasoj, laŭ faŝista modelo. Li malpermisis ĉiujn partiojn, escepte de la Patrolanda Fronto kaj arestigis politikajn kontraŭulojn. Ankaŭ la aŭstriaj nacisocialistoj estis arestitaj, per kio la sendependeco de Aŭstrio estis emfazita. Dum domtraserĉo en Linz je la 12-a de februaro 1934 okazis fortaj bataloj inter la socialdemokratoj kaj la Heimwehr respektive Aŭstria armeo, kiu plivastiĝas al interna milito. Je la fino komencis la diktatoreco de Dollfuß, kiu estis mortpafinta en 1934 de SS-anoj. Post la sufoko de la nacisocialisma ribelo Kurt SCHUSCHNIGG [Kurt ŜUŜnik] transprenis la registarestrecon. Je la 12-a de marto 1938 Adolf HITLER enmarŝigis la germanajn trupojn en Aŭstrio. Prompte judaj vienanoj etis turmentitaj. 120.000 el la proksimume 200.000 judaj vienanoj estis prirabitaj kaj pelitaj en emigracio; fuĝinto tre konata estis Sigmund Freud; ĉirkaŭ 60.000 estis murdigitaj (vidu holokaŭsto). De la balkono de la urbodomo Hitler ŝvelparolis ke Vieno estas perlo kaj li faros ĝin en enkadrigon indan por ĝi. Ekde la 17-a de marto 1944 okazis aviadilaj atakoj kontraŭ Vieno, proksimume kvinono de la urbo estis detruita. Sekve de elrabado ankaŭ la katedralo Sankta Stefano estis en flamoj. En aprilo 1945 komencis la batalo pri Vieno, kiu finiĝis per la malvenko de la SS-trupoj kaj la okupado de la urbo per la Ruĝa Armeo. Okupado, dua respubliko, rekonstruadoKelkajn tagojn post la bataloj la Ruĝa Armeo zorgis pri refunkciigo de nova urba administracio; ankaŭ politikaj partioj reformiĝis. Nur en aŭtuno 1945 la soveta militistaro enlasis la aliajn tri aliancanojn, Usono, Britio kaj Francio en la urbon. Vieno fariĝis 4-okupadsekcia-urbo; en la unua distrikto, la malnova Innere Stadt, la milit-estraro ŝanĝiĝis ĉiun monaton. Sur la Schwarzenberg-placo (ek 1945 ĝis 1956 nomita Stalin-placo) la Ruĝa Armeo konstruigis monumenton kun la nomojn Heroo-monumento aŭ Monumento de la Ruĝa Armeo; ĝia ekzistaĵo estis garantiita per la ŝtata traktato. La sovetianoj malkonstruis en sia zono fabrikajn instalaĵojn, multaj aferoj, kiu estis deklarita "Germania posedaĵo", estis konfiskitaj. En la okcidentaj okupad-zonoj de Usono, Britio kaj Francio ekfunkciiĝis la tiel nomata Plano Marshall. La brita filmo The Third Man (angle por "La tria viro") imprese rakontas pri la situacio en Vieno postmilita. Pro la malfacila ekonomia situacio komunistaj laboristoj ekstrikis, tiu ĉi Oktobra striko - ofte konsiderita kiel komunista puĉ-klopodo - estis sufokita de socialdemokratoj de la sindikato por konstrulaboristoj. Finfine rericevis Aŭstrio en 1955 sian malnovan nomon kaj sian suverenecon per la ŝtata traktato kun la okupadaj potencoj . Kiel kompensaĵo tiu 2-a respubliko de Aŭstrio proklamis sian ĉiaman neŭtralecon kaj firmigis tion per konstitucia leĝo. De la hungara revolucio de 1956 ĝis nuntempo(REM.: NE FINITA) TurismoDank al multnombraj imponaj konstruaĵoj el la rom-germana kaj la aŭstria imperiestra epoko, riĉaj kulturaj ofertoj kaj ankaŭ dank al ĝia famo kiel ĉefurbo de muziko, kiun akiris Vieno pro la verkado de multaj famaj klasikaj muzikistoj kiel Mozart, Beethoven aŭ Mahler, la urbo estas mondskale konata kaj ŝatata celo de turistoj. Fiakroj veturigas gastojn tra la urbocentro kiu apartenas al la kulturaj mondaj heredaĵoj de UNESKO. Meze de ĝi troviĝas la katedralo de Sankta Stefano (Stephansdom). Tie en la unua distrikto estas ankaŭ la ŝtata operejo (Staatsoper), la imperiestra kastelo (Hofburg), la plej frekventata piediranta strato de Aŭstrio (Kärntner Straße), konataj hoteloj kaj kafejoj same kiel la impona ringstrato (Ringstraße) kiu ĉirkaŭas la urbocentron. Ekde la 1980aj jaroj Vieno evoluigis tre viglan kaj multfacetan "scenon" kun trinkejaj kvartaloj, artaj galerioj, kabaretoj, ĵazkluboj kaj multaj aranĝoj ĉiuspecaj. Multaj turistoj venas decembre kiam la urbo logas ilin per ĝiaj kristnaskaj stratmerkatoj, la t.n. "silvestra pado" tra la urbocentro kaj la "imperiestra balo". La plej multajn vienajn vidindaĵojn eblas viziti dum la tuta jaro. Inter la pleje vizitataj estas la katedralo de Sankta Stefano (Stephansdom), kastelo Schönbrunn kaj la apuda zoologia ĝardeno, la arthistoria muzeo, la imperiestra kastelo, la muzeo Albertina, la spektoradego Wiener Riesenrad (Riesenrad) kaj la "muzeo-kvartalo" (MuseumsQuartier). La plej grandan parton inter la 9,7 milionoj da tranoktoj (2007) konsistigas germanaj turistoj kun 1,9 milionoj, sekvataj de aŭstroj el la ceteraj federaciaj landoj (1,7 milionoj), poste usonanoj (656.000), italoj (572.000), britoj (411.000), hispanoj (362.000), svislandanoj, francoj, japanoj, rumanoj, nederlandanoj, grekoj, araboj (azia parto) kaj australianoj. Tranoktoj de gastoj el centraj orientaj landoj kaj aziaj arabaj landoj forte kreskis dum la lastaj jaroj. Ĝenerale la turismo en Vieno kreskis inter 1997 kaj 2007 averaĝe po 3 % jare. La gastigada kapablo dum la lastaj jaroj pligrandiĝis pro novkonstruo de pluraj hoteloj. En majo 2007 la gastoj povis disponi pri 23.485 ĉambroj kun 44.464 litoj, kaj la nombro daŭre kreskas. Konsiderindan nombron da vizitantoj kaŭzas pluraj kongresoj kaj entreprenaj renkontiĝoj. Kun 147 internaciaj aranĝoj en 2006 Vieno estis antaŭ Parizo kaj Singapuro la plej ŝatata kongresurbo de la mondo. KulturoMuzikoEn muzikhistorio, Vieno estas ligita al du grupoj de gravegaj komponistoj verkantaj tie, nome la 1-a (Joseph Haydn, Wolfgang Amadeus Mozart, Ludwig van Beethoven) kaj 2-a Vienaj ŝkoloj (Arnold Schönberg, Alban Berg, Anton Webern). Aliaj gravaj Vienaj komponistoj estas ekz-e Franz Schubert, kaj Johann Strauß (patro), Eduard Strauß, Johann Strauß (filo) kaj Josef Strauß. MuzeojArkitekturo
BeletroTeatroFilozofioSkulpartoFilmoKuirartoViena dialektoLa viena dialekto estas parto de la bavaraj dialektoj, ĝiaj apartaĵoj troviĝas ĉefe en la vorttrezoro, kiu enhavas multajn esprimojn el la ĉeĥa, la hungara, la itala kaj el la jida lingvoj. Ĉi tiu lingva variaĵo de la altgermana havas sian firman bazon en la kultura vivo, ekzemple en la teatro (Ferdinand Raimund, Johann Nestroy), en la literaturo (H.C. Artmann), en la pop-muziko (Wolfgang Ambros, Rainhard Fendrich), en la "klasika" popola muziko - la Wienerlied (Viena Kantaĵo) ktp. La uzado de la viena dialekto neniam dependis de la socia tavolo, male: unuflanke multaj akademianoj maljunaj uzas ĝin kaj aliaflanke senkleraj junuloj nuntempe ofte parolas fuŝitan altgermanan. La tiel nomata Wiener Schmäh ([VIna ŝme] viena sprito) manifestiĝanta en la dialekto efikas por nealkutimiĝinta orelo ofte maldelikata aŭ eĉ ofenda. Kelkaj ekzemploj:
EnloĝantaroEkonomioSubstrukturoRipozoPolitikoBlazono,flago kaj himnoVidindaĵojLa katedralo de sankta Stefano, situanta en la unua distrikto de Vieno, estas ekde 1469/1479 episkopa sidejo kaj ekde 1723 la ĉefpreĝejo de la arkiepiskopo de Vieno. Tiun ekkonilon de la urbo la loĝantoj nomas mallonge Steffl ([STEfl], Steĉjo). La konstruaĵo estas 107 metrojn longa kaj 34 metrojn larĝa. Ĝi reprezentas unu el la plej grandaj gotikaj konstruaĵoj en Aŭstrio. Partoj de la malfrua romanika epoko (1230/40-1263) konserviĝis. Ekzistas kvar turoj: La plej alta estas la sudturo kun 136,4 metroj; la nordturo neniam finkontruiĝis kaj altas nur je 68 metroj. Maldekstre kaj dekstre de la ĉefenirejo troviĝas la tielnomataj paganaj turoj kun proksimuma alteco de 65 metroj. Dum la epoko de la Aŭstri-Hungara monarkio oni ne havis la permeson konstrui preĝejon pli alten ol la sudturo. Tiu turo estas arkitekta majstroverko de sia tempo kaj malgraŭ sia respektinda alteco havas apenaŭ 4 metrojn profundan fundamenton. Ĝi staras komplete libere, sen ligo al la ĉefparto de la preĝejo kaj entenas 18 sonorilojn, de kiuj 13 funkcias kiel la ĉefa sonorilaro de la katedralo. Pummerin ([PUmerin]), inter la aktivaj preĝejsonoriloj de Eŭropo la dua en grandeco, troviĝas en la nordturo en renesancepoka sonorilejo. ĜemelurbojVieno estas ĝemelurbo kun la jenaj urboj:
Krome ok distriktoj de Vieno havas partnerajn rilatojn kun urboj kaj urbodistriktoj en Japanio, kaj ses distriktoj havas partnerajn rilatojn kun provincoj, urboj kaj distriktoj en Ĉinio. La Jozefa Urbo (Josefstadt, la 8-a distrikto de Vieno) kune kun la samnomaj distriktoj Jozefa Urbo (Józsefváros) en Budapeŝto kaj Timişoara konsistigas la "Ligon de Jozefaj Urboj". Esperanto en Vieno
Esperantistaj GravulojVieno estis hejmurbo de L. L. Zamenhof (dum lia fakstudo pri oftalmologio), Theodor Fuchs, Richard Schumann, Walter Smital, Albert Mair kaj Siegfried Lederer. Vieno krome estas naskiĝurbo de Rudolf Michael Frey, Alfred Schauhuber kaj Rolf Wanka. Citaĵo el EdEVieno el la Enciklopedio de Esperanto
Wien. (Vieno). Ĉefurbo de Aŭstrujo; 1,866.000 loĝantoj. 16-a UK 6-14 aŭg 1924 kun 3 100 partoprenantoj el 40 landoj. Decidoj pri la kongresa regularo, lingva disciplino, rezolucio pri neŭtraleco. Poste: multjara batalado por pagi la gravan deficiton. - 5-a kongreso de SAT 11-15 aŭg. 1925 kun ĉ. 150 partoprenantoj el 7 landoj. Decido, ke SAT restos supertendenca. Malaprobo pri futurismaj lingvaj eksperimento. - Antaŭkongreso 7 jul. 2 aŭg. 1929 kun la plimulto de la partoprenantoj de la 21-a UK, kun parolado de la ŝtatprezidanto Miklas okaze de la inaŭguro de la Int. E-Muzeo, fondita en 1928. - Int konferenco „E en la lernejon kaj praktikon“, 20-24 majo 1934. Source: Press Aliaj projektojEksteraj ligiloj kaj fontoj
Amsterdamo | Andoro Malnova | Ankaro | Astana | Ateno | Baku | Beogrado | Berlino | Berno | Bratislavo | Bruselo | Budapeŝto | Bukareŝto | Dublino | Erevano | Helsinko | Kievo | Kiŝinevo | Kopenhago | Lisbono | Ljubljano | Londono | Luksemburgo | Madrido | Minsko | Monako | Moskvo | Nikozio | Oslo | Parizo | Podgorica | Prago | Reykjavík | Rigo | Romo | San-Marino | Sarajevo | Skopjo | Sofio | Stokholmo | Talino | Tbiliso | Tirano | Vaduzo | La Valeto | Varsovio | Vatikanurbo | Vieno | Vilno | Zagrebo
Questions for article: ostmark gasse strasse of foto and video viyana, vāgners karlsplatz foto |
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.