USB-poŝmemorilo

Article on other languages:

Portebla memoro kun kapacito de 256 MB

Portebla memoro estas eta flankaparato kiun oni povas uzi kiel porteblan memoraparaton por sia komputilo. Ĝi uzas fulmmemoron (flaŝmemoron) kaj USB-konektilon.

USB memoriloj elektre nutriĝas per la USB-konekto al komputilo, ĉe kiu la memoro konektiĝas. Ili ne enhavas baterion, ne afekciiĝas pro polvoj kaj strioj, male al aliaj datumujoj kiel disketoj kaj datum-KDoj. Tio donas al ili grandan avantaĝon ĉar ili estas pli fidindaj.

Iliaj memorspacoj varias de kelkaj megabitokoj (MB) ĝis kelkaj gigabitokoj (GB). Fine de 2004 ekzistis porteblaj memoroj enhavantaj minimume 64 MB-jn, tamen tiam kutima memorspaco estis ĉirkaŭ 256 MB-jn. Nun troveblas memoriloj kun teknologio baziĝanta je komputilaj etaj fiksaj diskoj, kiuj atingas pli gravan memor-spacon kontraŭ pli malaltaj prezoj ol sammemorspacaj flaŝmemoroj.

Tiuj flankaparatoj ankaŭ energie nutrigiĝas per la USB-konektilo. Kompare kun tradiciaj porteblaj memoroj, la datumfluoj estas ĝenerale pli rapidaj sed la alirtempoj pli longaj. Ili estas ankaŭ iom pli difektiĝemaj kaj varmiĝemaj kaze de intensiva uzado. Krome ili estas iom pli volumetaj, tamen ankaŭ entenatiĝas en poŝo.

Teorie oni supozas ke fulmmemoro povas konservi datumojn en porteblaj memoroj dum 10 jaroj.

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.