|
Article on other languages:
|
Slango estas aro da vortoj kaj parolmanieroj, apartenantaj al profesia nocio aŭ alimedia ĵargono (ekz. prunteprenitaj el aliaj lingvoj), kiuj uzate ekster sia medio, akiras specialan stilan efekton, ofte apartigan. Ĉefe, slango signifas la lingvuzon de friponoj, ŝtelistoj ktp., por ke ili ne estu komprenataj de aliaj personoj, ĉefe polico kaj eblaj viktimoj. Rapide, slango popularigas inter populaĉo, de ĝi iras al homoj kiuj loĝas en malriĉaj partoj de la urboj, kaj fine al tuta socio. Tiel, multaj vortoj de slango estas sankciataj de la populara uzado kaj, post iom da tempo, eniras en la ĝeneralan, eĉ literaturan lingvouzon. Ofte ekestas slango en certaj sociaj grupoj, kiuj uzas slangaĵojn por distingi sin disde la cetera socio, eĉ se ili ne estas krimuloj. Tipaj kreantoj da slango estas junuloj kiuj uzas lingvon kiel manieron oponi kontraŭ la pliaĝa generacio, kaj anoj de "alternativaj" urbaj societoj ktp.
Vidu ankaŭ
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.