|
Pseŭdotelefono estas tia objekto, kiu similas al telefono, sed telefonadi ne povas esti. La telefona formo povas esti allogaĵo, reklamo. Oni vendas telefonaspektajn objektojn, ekzemple kalkulilon, radion, aŭ ŝparmonujon. La kalkulilo tute aspektas, kiel poŝtelefono, eĉ ĝi havas antenon. Oni vendas ŝparmonujon, kiu estas porcelana gisaĵo, tial tute similas al la konata telefono. Inter la fumantoj estas populara telefono sur tablo. Se oni levas la aŭdparolilon, ekstaras cigaredujo. Se oni rigardas pli atente la mikrofonon, tio estas en la vero fajrilo. |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.