Proverbo estas frazo ĝenerale konata, kiu en formo fiksita esprimas sperton, konsilon aŭ admonon per koncizaj kaj facile memoreblaj vortoj. Plej ofte temas pri popolaj maksimoj pri la vivo ĉiutaga, precipe ties psikologio kaj moralo.
Laŭ Maŭro La Torre "proverboj estas fiksitaj diraĵoj, kies frazeroj kutime ne estas anstataŭigeblaj per aliaj formoj. Se oni en ili ŝanĝas vorton aŭ vorteron, la rezulta frazo ĝenerale ne estas alia proverbo. Tial proverboj parencas je aliaj kliŝaj diraĵoj, kiaj la sentencoj, la devizoj, la frapfrazoj, la aforismoj, la t.n. idiotismoj."
Bonfamon perditan pro betelaĵo oni ne reakiros eĉ donacante elefanton
Estas amo al rizo, sed ankaŭ amo al la parencoj
deziro estas unu afero, sed oni ne pensu pri nur si!
Malriĉulo iĝinta riĉulo tenas al si ombreloportanton eĉ meznokte
malriĉulo iĝinta riĉulo tiom avidas montri sian riĉecon, ke li trouzas signojn da riĉeco, ekzemple kutimo havi kun si serviston por protekti sin de la suno
Malproksiman monton la okuloj vidas glata
suferojn aŭ difektojn oni ne konscias, kiam la afero malproksimas
La luktisto falis, sed la lipharoj ne malpuriĝis
diratas pri iu, kiu eĉ dum fiasko konservas dignecon (pri kio fieraj lipharoj estas simbolo)
Se vi bezonas, ke laboro estu farita, vi pretu eĉ surgenuiĝi antaŭ azeno
Latinaj proverboj
Homo homini lupus est (homo estas kiel lupo kontraŭ aliaj homoj)
Aegiptus est Nili donum (Egipto estas donaco de Nilo)
A barba stulti discit tonsor (De barbo de stultulo lernas barbiro).
A bonis bona disce (Lernu esti bona de bonuloj).
A bove maiore discit arare minor (Granda bovo instruas malgrandan bovon plugi).
A cane non magno saepe tenetur aper (Malgranda hundo kelkfoje prenas apron).
Ab unguibus leo (Per ungo oni konas leonon).
Arbor ex fructu cognoscitur (Laǔ la frukto oni arbon ekkonas).
A puro fonte defluit aqua pura (El pura fonto eliras pura akvo).
Ab alio exspectes, alteri quod feceris (El alia esperu kion al alio vi faris).
Ab amico reconciliato cave" (Ne fidu al repacigita amiko).
Absens heres non erit (Neĉeestanto ne heredas) (jura principo).
Absque argento omnia vana (Sen mono, ĉio vana).
Abyssus abyssum invocat (Abismo abismon alvokas).
Acerba sunt bella fratrum (Bataloj de fratoj estas sen kompato).
Ad praesens ova cras pullis sunt meliora. (Pli valoras nun ovo, ol poste kokino).
Ekstera ligo (traduko en multaj lingvoj, eĉ Esperanto):
Homo estas des pli riĉa ju pli tiu havas da amikoj.
Esperanta kulturo
La Proverbaro de L. L. Zamenhof estas inter la bazoj de l' Esperanto-kulturo. Ĝi estis fakte unue plano (neplenumita) de lia patro Marko Zamenhof: tiu de kvinlingva (sed ne entenanta esperanton!) proverbaro. Kelkaj iĝis kutima frazeologio en Esperantaj medioj kaj verkoj. (Ekzemple: "Ne ŝovu vian nazon en fremdan vazon" – "Oni ne povas kontentigi la katon kaj kune la raton" – ktp, ktp.)
Poste aliaj esperantistoj elpensis proverbojn, interalie plej talentaj kaj trafaj estas