Profesoro

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Profesoro estas universitata instruisto de la plej alta grado. Profesoreco estas scienca titolo, kiun atribuas ŝtatestro je propono de la universitato aŭ en landoj kie la universitatoj havas plenan aŭtonomion, de la universitato mem. Tamen en kelkaj kazoj universitatoj liberigas unuopajn profesorojn de instrutaskoj, por ke ili povu dediĉi sin ekskluzive al scienca esplorado.

En kelkaj landoj, precipe latinidlingvaj, oni donas ankaŭ la titolon profesoro al la mezlernejaj instruistoj kaj en Francio, ekde kelkaj jaroj, eĉ al tiuj, kiuj laboras en elementaj lernejoj; sed estas atentinde, ke tiu maniero tute ne estas internacia kaj povas esti kaŭzo de gravaj miskomprenoj. Oni imagu mezlernejan instruiston akceptita en monduma kunveno en Anglio aŭ Germanio, prezentita kiel profesoro kaj demandita, en kiu Universitato li instruas. Tial, por eviti ĉian konfuzon, instruisto ĉiam precizigu: «Mi estas instruisto».

Listo de geprofesoroj

(*)esperantlingvaj

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.