Portalo:Biologio

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Portalo pri Biologio

redaktu Biologio estas la scienco de la vivo. Tiu scienco studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivaĵoj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn de vivaj estaĵoj inter ili kaj kun ilia ĉirkaŭa medio.

Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj.

La vivo estas studata je molekula nivelo fare de molekula biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.


Statistikoj pri biologia artikoloj

Bildo de la monato (novembro)

redaktu


Synchiropus splendidus

Artikolo de la monato (novembro)

redaktu

Kromatoforoj en zebrafiŝo permesas fonan sinadapton en malluma medio (supre) kaj en luma medio.

Kromatoforoj (aŭ pigmentĉeloj) estas pigmento-enhavantaj kaj lumoreflektantaj ĉeloj, kiuj troviĝas en amfibioj, fiŝoj, reptiloj, krustacoj kaj cefalopodoj. Tiuj ĉeloj plejparte estas la kaŭzo de la koloro de la okuloj kaj de la haŭto de malvarmsanguloj. Ili formiĝas en la neŭra kresto dum embria kreskado. Plenkreskaj kromatoforoj estas grupataj laŭ siaj koloroj (pli ĝuste laŭ siaj kolornuancoj) en blanka lumo: flava (ksantoforoj), ruĝa (eritroforoj), iriza (iridoforoj), blanka (leŭkoforoj), bruna/nigra (melanoforoj), kaj blua (cianoforoj). La termino povas ankaŭ referenci al la membrano en iu formo de fotosinteza bakterio.

Kelkaj specioj povas rapide ŝanĝi sian koloron per meĥanismoj kiuj movas pigmentojn kaj ŝanĝas la direkton de reflektivaĵoj en kromatoforoj. Tiu procedo, ofte uzata kiel kamuflo, nomiĝas fiziologia koloroŝanĝo. Cefalopodoj kiel la polpo havas malsimplan kromatoforajn organojn, kontralatajn de muskoloj. Vertebruloj kiel ĥameleonoj faras simile uzante ĉelan signaladon. Tiuj signaloj povas esti hormonojneŭrotransmisiiloj kaj povas esti kaŭzitaj de ŝanĝiĝoj en humoro, temperaturo, streso, aŭ videblaj ŝanĝiĝoj en la ĉirkaŭamedio.

Malkiel malvarmsanguloj, mamuloj kaj birdoj havas nur unu tipon de kromatoforeca ĉelo: la bruna/nigra. Tiu tipo de kromatoforo en malvarmsanguloj estas studata de sciencistoj por kompreni homan malsanon kaj kiel ilo en medicina malkovro.

legu pli...

Aktualaĵoj pri Biologio

redaktu

Marleonoj kaj kajakantoj


Arkivo

Ĉu vi scias...

redaktu

...la transdono de necesa genetika informo al novaj ĉeloj efektiviĝas per substancoj nomataj nukleaj acidoj?
Kategorioj
Vikiprojektoj

redaktu

Meta-Wiki
Koordino de Vikimediaj projektoj
Vikipedio
La libera enciklopedio
Vikilibroj
La liberaj manlibroj
Vikifontoj
Fontaj dokumentoj


Kunlaborantoj

redaktu

biologio
Mi partoprenas en la Portalo kaj projekto pri Biologio


 Castelobranco, ekde la 28-a de Aprilo, 2008.
 Eb.eric, ekde la 5-a de Majo, 2008.
Kunlabori

redaktu

Ĉu vi volas helpi?

Pluredaktu tiujn ĉi paĝojn:

La artikoloj pri biologia klasado/taksonomio bezonas multe plibonigadon. Pluraj el ili estas ĝermoj.

Nun (la 23an de junio) ekzistas 60 artikoloj sen biologia klasado. Jen kelkaj:

Nun (la 14an de Majo) ekzistas 481 ĝermoj pri biologiaj temoj. Jen kelkaj:

Traduku tiujn ĉi paĝojn

Biokemio
Genetiko
Ĉelbiologio
Mikologio
Fiziologio
Mikrobiologio


Zoologio
Aliaj
Aliaj portaloj

Forigu la konservejon por refreŝigi la paĝon

Portalo Portalo pri Biologio

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.