Entombigo de tri pereintoj de la ribelo en 1861 en Varsovio de Aleksander Lesser. La pentraĵo prezentas la tutan strukturon de la diversigita pola socio- Nobeluloj, kamparanoj, Judoj, inteligenculoj, katolika episkopo, juda rabeno, armena episkopo, ortodoksoj, protestantoj
Poloj, la okcidentaj Slavoj vivantaj en la centro kaj la oriento de Eŭropo. Laŭ la alia difino ĝi estas la grupo de homoj de la diversa etniko kunigitaj per la pola nacia konscio kreita dum multaj jaroj de la pola historio. Ekzemple multaj Judoj vivantaj en Pollando parolis pri si "Poloj de la hebrea religio" (ekzemple Bruno Schulz) kaj Litovoj nomiĝis multfoje Poloj kiel apartenantaj al la Respubliko (ekzemple Adam Mickiewicz). Ĝenerala nombro de Poloj en la mondo estas 50-60 milionoj. En Pollando vivas 36 983 720 (la nombro en 2002 jaro). Poloj vivas ankaŭ en Usono, Brazilio, Britujo, Francio, Kanado, Arĝentino, Belarusio, Germanio, Litovio, Ukraino, Rusio, Irlando, Ĉeĥio kaj aliaj landoj.
Historio
Laŭ legendo la prapatro de Poloj estis Lech kiu fondis sian domon en Gniezno. La etnika pola nacio devenas de la grupo de okcidentaj Slavoj kiuj vivis inter Bug kaj Odra. La gento de Polanoj kunigis ĉiujn gentojn en tiu tero en 10-a jarcento ogranizante la unuan ŝtaton de Poloj. Post multaj bataloj kun Ĉeĥio, Kievo kaj Germanoj la unuaj reĝoj de Pollando komencis toleri aliajn etnikojn en la ŝtato. La populacio de Pollando trioblis nur dum la reĝado de Kazimiro la Granda. La toleremo en Pollando farigis ke el Hispanio, Germanio, Francio kaj aliuj landoj venadis multe Judoj, herezuloj, samseksemuloj, protestantoj kaj aliuj. En 1573 jaro Pollando kuniĝis kun Litovio per la unio kunkreante la Respublikon de Ambaŭaj Nacioj. En la sama jaro ili kreis la konfederacion de la Varsovio kiu konstatis pri la toleremo al ĉiuj religioj, etnoj kaj ideoj en Pollando. Ili ankaŭ elektis la reĝon Henri de Valois, la ano de la masakro de la Sankta Bartolomeo, sed kiam li sciigis pri tiuj reformoj li eskapis el Pollando. Dum baroko la feŭdala sistemo malamikigis nobeluloj kun malliberigitaj kamparanoj. Nobeluloj opinis ke nur ili estas Poloj. Ili opinis, ke li devenas de Sarmatoj. Multaj ne nobelaj urbanoj kaj kamparanoj opinis cetere same pri si ekzemple portante la sarmatajn kostumojn. La grava momento de la konscio de Poloj estis la batalo kun Svisujo- La "Svisa Diluvo" en 1656 dum kiu okazis la unua tutnacia ribelo. En la ribelo batalis ne nur nobeluloj kiel Stefan Czarniecki, aŭ pastroj kiel Augustyn Kordecki sed ankaŭ la pola urbanaro kaj kampanaro, kaj eĉ polaj Judoj kaj Armenoj. Postea "juda mesio" Jakub Frank parolis ke la Dia reĝo estos fondota en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Dum la bataloj pri la sendependeco kaj konstitucio batalis preskaŭ ĉiuj Pollandanoj. Dum tiuj bataloj inter 1791 ĝis 1920 jaro ege plifortigis la komencita dum la Svisa Diluvo tutnacia konscio. Post 2-a mondmilito estis mortigita la grandega parto de polaj Judoj, Ciganoj kaj Armenoj. La komunista ŝtato forigis Judojn en la ŝtato tial ili estas nun malnombraj en Pollando. La etnikaj problemoj post la 2-a mondmilito kaj konstatoj pri la pola limo de Josif Stalin kaj Winston Churchill ekzistas ankaŭ hodiaŭ. Nuntempe Poloj estas plejparte katolikoj. Plejmulto da homoj en Pollando deklaras ke ili estas Poloj (pli ol 97%).