Poleno

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Miksaĵo de polenoj de: Sunfloro Helianthus annuus, Ipomea purpurea, Sildalcea malviflora, lilio Lilium auratum, primolo
Oenothera fruticosa, kaj Ricino Ricinus communis.

Poleno estas aro de poleneroj, kiu produktiĝas ĉe la semoplantoj en anteroj, tekoj (polenujoj). Post la maturiĝo la poleno eliĝas post kreviĝo de antero kaj per polenado alvenas direkte aŭ nedirekte al stigmo de pistilo (angiospermoj) aŭ al la ovolo (gimnospermoj).

La polenero de la gimnospermoj eligas utriklon, en kiu moviĝas antaŭe la vegetativa ĉelo, poste la generativa ĉelo, kiu dividiĝas al du spermoj. La utriklo penetras la ovarion kaj la spermoj eniras la ovarion – post la detruiĝo de la vegetativa ĉelo – kaj unu el ili fekundigas la ovoĉelon, la alia la centran kernon de la ovaria sako. (duobla fekundigo).

La formo, grando, konstruo ofte karakterizas speciojn, tiel oni povas tion uzi por identigi speciojn, aŭ plejofte nur genroj, pere de polenojn (tio helpas la arĥeologion, esplorojn de krimago, ankaŭ en la esploroj pri la Mortotuko de Torino tio utilis.).

Poleno ofte kaŭzas alergion.


Eksteraj ligoj:


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Poleno sub la gloso Category:Pollen

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.