Pluvarbaro

Article on other languages:

Pluvarbaro sur insulo Fatu Hiva.

Pluvarbaro estas densa arbaro en regiono, kie multe pluvas. La grundo ofte povas esti malbona, ĉar la pluvado emas ekstrakti la solveblajn nutraĵojn. Pluvarbaroj ekzistas en ambaŭ tropika kaj meztemperatura klimatoj. Multaj pluvarbaroj havas altan nombron de indiĝenaj specioj kaj egan biodiversecon.

Pluvarbaroj estas hejmo por du trionoj de la vivantaj bestaj kaj plantaj specioj de la planedo. Biliono da specioj de plantoj, insektoj, kaj mikroorganismoj estas ankoraŭ nekonata kaj ankoraŭ ne havas nomon.

Oni taksas, ke pluvarbaroj produktas pli-malpli 40% de la entute produktata oksigeno en nia atmosfero. Malgraŭ tio ili nun suferas pro ligno-industria forigado kaj agrikultura ebenigado.

Eksteraj ligoj


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Pluvarbaro sub la gloso Rainforest

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.