|
Article on other languages:
|
Pistilo kaj pistujo estas ilo por pecetigi aŭ pulvorigi plantojn, semojn, salon ktp. La pistujo estas bovloforma, kutime sufiĉe peza ujo el metalo, ŝtono, porcelano, ligno ktp. La pistilo estas plej ofte sammateriala bastoneto per kiu oni frapas aŭ prempuŝas la pistotan materialon. La eno de la pistujo estas glata. En farmakologio oni uzas pistilon kaj pistujon ekzemple por pisti drogojn kun volatilaj oleoj. La stokorganoj estas tiel detruataj kaj la oleo liberigata. HistorioPistiloj kaj pistujoj ekzisis jam en prahistoria epoko, kiam oni uzis ilin por pecetigi planterojn aŭ substancojn, ekzemple por krei farbojn. La plej malnovaj ĝis nun trovitaj pistiloj kaj pistujoj devenas el Wadi Kubbaniya en Egiptio. Fotogalerio
Bibliografio
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.