|
Junulo kun pipo 17-a jarcento Nederlando, pentraĵo de Hendrick Jansz Terbrugghen
Pipo estas aparato servanta al homo por fumi. Ĝi konsistas el vertikala tubeto, kutime 10 ĝis 12 centimetrojn longa, ĉe kies unu ekstremo troviĝas forneto, kutime proksimume 4 centimetrojn alta. En tiun forneton oni metas pecigitan tabakon kaj bruligas ĝin. La fumon oni suĉas tra la tubeto en sian buŝon kaj ĝuas la guston. Kutime oni ne enspiras la fumon. Pipo aperis en Ameriko inter indiĝenaj popoloj kaj estis prenita al Eŭropo kiam oni prenis la tabakon. Pipo kaj tabako havas en amerikaj kulturoj pli gravajn kulturajn uzojn ol simpla plezuro fumi.
Tabaka pipo de erika ligno
Pipoj hodiaŭ estas plejparte el la radikoligno de speciala eriko (Erica arborea), kiun oni trovas en kelkaj landoj ĉirkaŭ Mediteraneo. La fina parto de la tubeto, kiun oni metas en la buŝon, kutime estas el speciale hardita kaŭĉuko aŭ nuntempe pli kaj pli el akrilo. Anstataŭ erika ligno oni ankaŭ uzas blankan argilon, maizajn spikojn, olivan lignon k. s. Krom tabako, oni fumas per pipo ankaŭ opion kaj krakon (solidigita kokaino). Speciala sistemo el okcidenta Azio estas akvopipoj. Vidu ankaŭ
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.