|
Article on other languages: |
Petiolo (latine petiolus) estas speciala tigeto portanta folion. Ĝi povas esti longa, mallonga; cilindra, sulketa, plata, triangula. Se ĝi mankas oni parolas pri sidanta folio (sidfolio). Ĝi ligiĝas al la limbo (folilameno) plej ofte ĉerande. Se la petiolo kaj la limbo konektiĝas ne limborande, oni parolas pri ŝilda folio.
Ĉe Acacia koa la filodoj estas ledecaj kaj dikaj, permesante al la arbo survivi streĉajn ĉirkaŭaĵojn. La petioloj permesas al parte submerĝintaj hidrofitoj havi foliojn naĝantajn je malsamaj profundecoj; la petiolo estantaj inter la nodo kaj la tigo. Vidu ankaŭ |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.