Origamio (折り紙) estas tradicia japana arto de paperfaldado. Oni uzas kvadratan paperfolion kaj faldas el ĝi figuron, sen tondi la materialon. La figuroj povas esti gruoj, ranoj, boatoj, pilkoj, insektoj, plantoj, skatolo, koverto ktp... La japana vorto signifas "faldata papero". Kelkaj opinias, ke ĉi tiu arto disvolviĝis en la periodo nomata Edo (1603-1867), aliaj ke ĝi estis enkondukita en Japanion de germana instruistino dum Meiji epoko.