|
Article on other languages:
|
Monda Organizaĵo pri Sano (ankaŭ Monda Organizo pri Sano aŭ MOS (konata plej ofte sub la angla nomo WHO (World Health Organization)) estas la branĉo de UNO kiu zorgas pri sano. Ĝi estis fondata la 7-an de aprilo 1948: tial okazas ĉiujare je tiu-ĉi tago Monda SanTago. Ĝia ĉefa sidloko troviĝas en Ĝenevo (Svislando). La deveno de la MOS troviĝas en la militoj dum la fino de la 19-a jarcento (en Meksiko, en Krimeo). Post la Unua mondmilito, la epidemio de "hispana gripo" en la jaroj 1918–1919, kiu kaŭzis pli ol 20 milionoj da mortoj en la daŭro de ses monatoj, trudpelis la Ligon de Nacioj estigi sian sankomitaton, kiu estas embrio de la MOS. Laŭ sia konstitucio, la MOS celas kreskigi kiel eble plej alten la nivelon de la sanstato por ĉiuj popoloj. En la konstitucia dokumento, la sano estas definita kiel stato de kompleta bonfarto fizika, mensa kaj sociala kaj ĝi do ne konsistas nur el foresto de malsaneco aŭ malfirmeco.
Organizaĵo malcentrigita
...
La agadkampegoj de la MOS
Post jaroj de lukto kontraŭ la variolo, la Monda Asembleo pri la Sano de la MOS deklaris tiun malsanon elradikigita, en majo 1980, laŭ rekomendo far komisiono eksperta en decembro 1979. La disvolviĝo de imunigaĵoj kontraŭ la malario kaj la skistosomozo alproksimiĝas al sukcesoj, kaj al la elradikigo de la poliomjelito en la proksimaj jaroj estas strebata. Agadaj TagojMultnombraj aliaj Mondaj Tagoj pri tiu aŭ alia sanitara temo ekestis intertempe :
Financado kaj ... anekdotoLa projektoj de la MOS povas esti parte financataj de diversaj partneroj :
Jen anekdoto legebla en la libreto de Claude Piron (1992) "Communication linguistique, A la recherche d'une dimension mondiale" (Paris : SAT-Amikaro), sur paĝo 8 : Iun tagon, la Monda Asembleo de la MOS atribuis 5 milionojn da dolaroj kiel tiujara krommono al siaj lingvaj servoj por tradukado aŭ interpretado. Dum la sama tago kaj dum la sama sesio, ili eksigis -- pro manko de mono! -- aron da konkretaj projektoj bone trastuditaj por plibonigi la sanstaton en Subsahara Afriko, kies realigado postulis nur 4,2 milionojn da dolaroj. (28-a MOS-Asembleo, dokumento A28/50 kaj Oficialaj Aktoj, n-ro 223, Ap. 5) La Ĝeneralaj Direktoroj de la MOS
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.