Monbileto

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Sovetia 25-rubla monunuo de 1961 kun profilo de Lenin
Sovetia 25-rubla monunuo de 1961 kun profilo de Lenin

Monbileto estas ambaŭflanke presita peco el paperoplasto, emisiita de valuta banko aŭ de ŝtato kiel laŭleĝa pagilo. Oni diras ankaŭ "bankbileto", nur "bileto" aŭ "papermono".

Monbiletoj ofte estas uzataj paralele al moneroj. Kutime oni uzas biletojn por altaj valoroj, metalajn monerojn por malaltaj.

Falsado kaj protekto kontraŭ ĝi

Ĉar monbileto apenaŭ havas materian valoron, ekzistas la problemo de falsado. Por malhelpi falsadon la emisiantoj uzas specialajn rekonilojn, ekzemple:

  • tre delikatan preson kun multaj detaloj
  • diversajn kolorojn
  • paperon kun metala fadeno
  • paperon kun akvomarko
  • travideblan plaston, en kiu estas fenestro (ne fotokopiebla)
  • detaloj dispartigitaj al la du flankoj de la bileto, tiel ke nur rigardante ĝin antaŭ lumo videblas la tuta objekto
  • spegulaj markoj (ne fotokopieblaj)
  • hologramoj (ne fotokopieblaj)

Eksteraj ligiloj

  Rusaj monbiletoj 1898 - 1917 (eo)
  Catalogue of modern World Banknotes (en, ru)
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.