Kupreso

Article on other languages:

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kupreso
foliaro kaj strobiloj de Mediteranea kupreso (Cupressus sempervirens)
foliaro kaj strobiloj de
Mediteranea kupreso (Cupressus sempervirens)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Kupresacoj Cupressaceae
Genro: Kupreso Cupressus
L.
Specioj

Vidu tekston

La kupreso (Cupressus) estas genro de daŭra-foliaj, monoikaj arboj el la familio de kupresacoj kun malhele aŭ blue verdaj, skvamformaj folioj kaj kun globformaj konusoj el 6-12 dikaj, ŝildoformaj skvamoj. Estas 13 specioj, nord-hemisferaj, pluraj kultivataj por ornamo aŭ ŝirmado kontraŭ vento. Sinonimo: cipreso.[1]

Populare oni nomas kupresoj ankaŭ la membrojn de iuj aliaj genroj de la kupresacoj, precipe (sed ne nur) tiujn de Chamaecyparis.

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.