|
Article on other languages:
|
Kandidiozo estas funga malsano kaŭzata de kelkaj specoj de Candida, el kiuj Candida albicans estas eble la plej ofta. La plejmulto de aliaj specoj de Candida ne kaŭzas malsanon al homoj. Candida albicans estas parto de la normala flaŭro de la buŝo aŭ de la digesta sistemo, sed povas ankaŭ esti en malgrandaj nombroj en la normala flaŭro de la vagino. La haŭto-mukozaj formoj de KandidiozoLa varmo kaj la malsekeco respondecas pri limigitaj formoj de kandidiozo, ofte sur haŭtaj sulkoj, kaŭzante ruĝiĝon, doloron kaj jukadon.
La buŝa kandidiozo estas la plej ofta mukoza manifestiĝo, kaj ĝi estas des pli ofta, ju pli malforta estas la imunosistemo, kaj ĝi povas preni la formon de kandidiozo buŝo-faringa aŭ ezofaga, se ĉeestas infektado per HIV/aidoso.
Ankaŭ aliaj mukozoj povas esti atingitaj de la malsano:
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.