|
Herbo estas ĝenerale tiu moltiga planto, kiu ne formas lignecajn, vintrorezistajn ŝosojn (male kiel arboj, arbedoj, arbustoj). Ĝi estas ofte mola, sukoplena kaj ties superteraj partoj ĉijare forvelkas. Oni ofte diras en agrikulturo herbo nur la utilajn herbojn; la malutilajn herbojn en la agrokulturo oni nomas herbaĉo, trudherbo aŭ fiherbo. Tiujn trudherbojn oni povas ekstermi per kemiaj herbicidoj aŭ per fizikaj metodoj kiel per sarkado, hojado. En la agrikulturo la herboj uzatas ĉefe kiel fojno por la travintra nutrado de bestoj aŭ oni simple paŝtas sur la herbejo brutojn por direkte manĝigi la freŝajn herbojn. esprimoj: herbovora (besto, manĝanta herbojn), herboriĉa, herbero (unu herbo) Vidu ankaŭEksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.