|
Article on other languages:
|
Grupo estas grava ĉefkoncepto de matematiko, unu el algebraj strukturoj. Teorio de Grupoj studas en ĝenerala formo operaciojn, kiuj plej ofte uzatas en matematiko kaj ĝiaj branĉoj, ekz-e adicio de nombroj, adicio de vektoroj, konsekvenca plenumo de transformoj ktp. Samtempe, teorio de grupoj studas ne arbitrajn operaciojn, sed nur tiujn, kiuj havas kelkajn ĉefproprecojn, vicigitajn en la determino de grupo. Formala difino(G,°) estas grupo se
Ekzemplo: se Z estas aro de ĉiuj entjeroj, kaj operacio sur Z - simpla operacio de adicio, tiam la aro Z estas grupo. La rolon de e plenumas nombro 0 kaj la rolon de inversa elemento por z - nombro -z. La parto H de la aro Z, konsistanta de paraj nombroj, mem estas grupo rilate de la sama operacio. En tiu kazo, oni diras ke H estas subgrupo de la grupo Z. Ambaŭ grupoj Z kaj H kontentigas la suplementan kondiĉon: a + b = b + a por ajna a kaj b el grupo. La koncepto "grupo" rolis kiel modelo por transformoj de algebro kaj ĝenerale de matematiko ĉe la limoj de 19-20 jarcentoj. La fonto de origino de la nocio "grupo", oni trovas en kelkaj disciplinoj: teorio de solvo de algebraj ekvacioj (Joseph-Louis de Lagrange, A.Vandermonde, P.Ruffini), geometrio (August Ferdinand Möbius, Felix Klein), nombroteorio (Leonhard Euler, Carl Friedrich Gauss). Teorio de Grupoj havas kelkaj gravajn fakojn: teorio de finiaj grupoj, teorio de abelaj grupoj, teorio de reprezentoj de grupoj kaj ceteraj. Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.