Granda pando

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda pando
Hua Mei, la pandido naskiĝinta ĉe la Zoo de San Diego en 1999
Hua Mei, la pandido naskiĝinta ĉe la Zoo de San Diego en 1999
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Ursedoj Ursidae
Genro: Ailuropoda
Milne-Edwards, 1870
Specio: A. melanoleuca
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Binoma nomo
Ailuropoda melanoleuca
(David, 1869)
Vivareo de la Granda pando
Vivareo de la Granda pando
Subspecioj

A. melanoleuca melanoleuca
A. melanoleuca qinlingensis

Granda pando plenkreska
Granda pando plenkreska

Granda pando (Ailuropoda melanoleuca), aŭ ofte nomata pando estas specio de "veraj" ursedoj. Ĝi estas simbolo de World Wide Fund for Nature kaj kelkfoje tiu de specioprotekto. Ĝi ankaŭ nomatas bambumanĝanto.

En 1869 David, pastro de Francio, alportis al la Okcidento la informon pri eltrovo de grandaj pandoj en Ĉinio, kio vekis atenton de la mondo. Kiel valora donaco de la ĉina registaro por aliaj landoj, grandaj pandoj semis amikecon inter diverslandaj popoloj. Granda pando estas rara besto en Ĉinio kaj ermite vivas en profunda valo kaj densa bambuaro che la orienta fino de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, okcidenta Ĉinio. En la pasintaj dekoj da jaroj, pro ŝanĝiĝo de la natura medio kaj malvastiĝo de viv-tereno, ekzistas nur malpli ol 1000 grandaj pandoj en la mondo. Pri ilia nuna staton oni tre zorgas.

Enhavo

Origino de grandaj pandoj

La prapatroj de grandaj pandoj estis unuaj karnovoraj pandoj. Ili vivis en varmaj kaj malsekaj arbaroj de Lufeng kaj Yuanmou de Yunnan-provinco antau 1-2 milionoj da jaroj, poste ankaŭ en aliaj lokoj de suda Ĉinio. Tiam ilia korpo estis duone granda kompare kun tiu de la nunaj. Poste en meza plejstoceno ili okupis grandan areon de Zhoukoudian de Pekino ghis sudo de rivero Jangzio en Chinio kaj ech etendighis en Vjetnamion kaj nordan Birmon, sed poste en malfrua meza plejstoceno, pro ŝanĝiĝo de klimato, disvolviĝo de primitiva agrikulturo, kaj pro sia struktura manko kaj malvastigho de sia tereno, ili iom post iom malprosperis. Kaj nun oni trovas ilin nur en Qinling-montaro, Minŝan-monto inter Gansu kaj Sichuan-provincoj kaj en la okcidento de Sichuan-baseno, kies areo okupas 10 mil kvadratajn kilometrojn.

Aspekto de grandaj pandoj

Granda pando en zoologia ĝardeno de San Diego
Granda pando en zoologia ĝardeno de San Diego

Grandaj pandoj havas dikan korpon, grandan kaj rondan kapon, fortajn membrojn kaj malgrandan voston. Ili longas je 160-180 cm kaj pezas je 80-125 kilogramoj. Ili aspektas kiel urso, kaj pro tio oni nomas ilin ankau makulharaj ursoj. Escepte de la okulrandoj, oreloj, membroj kaj brusto kovritaj de nigraj haroj, chiuj iliaj korpopartoj estas flavetaj kaj blankaj. La kruda kaj dika felo de grandaj pandoj abundas je graso kaj iliaj haroj je spongeca varmkonserva substanco, kiu protektas ilin de malsaniga malsekeco en humida medio kaj ebligas al ili bone vivi ech en frosta vintro.

Karakteroj de grandaj pandoj

Grandaj pandoj estas mildaj, solecaj kaj ludemaj, kaj al ili tre plachas akvo. Ili ne emas ataki aliajn bestojn kaj homojn. Renkontinte strangan sonon, ili rapide forkuras au kaŝas sian vizaĝon per antauaj piedoj, kio montras iliajn timon kaj koleron. Iam pandino furiozas por protekti sian bebon. Grandaj pandoj estas vegetaranoj kaj manghas nur bambuon. Grandaj pandoj estas ermitoj en bambuaro. Ili shatas unuope vagadi kaj ne transloghighi alproksime. Ili manghas kaj dormas indiferente kiam. Pro trinkemo ili vivas che fonto. En frosta vintro ili per antauaj piedoj rompas glacion au forigas gruzojn por preni akvon. Ili estas scivolemaj rigardi sian inversan ombron en akvo.

Genero de grandaj pandoj

La generopovo de grandaj pandoj estas malforta. Lau statistiko, 78 % de la pandinoj estas nenaskipovaj kaj 90 % de la virpandoj negeneropovaj. Dum 13-jara observado chinaj fakuloj trovis, ke en seksarda periodo unu virpando parighas kun pluraj pandinoj kaj ankau pandino estas tia. Pandino nutras siajn idojn kaj bone konas siajn parencojn, kio evitigas endogamion.Virpando ne vivtenas siajn gefilojn, char ghi ne havas konstantan kunulinon. Por eviti endogamion, la junaj pandinoj antau seksarda periodo iras malproksimen por edzinigho. Lau analizo de fingraj hautlinioj de DNA de grandaj pandoj, oni konas la diversecon de ilia genetiko sen endogamio.

Kunvivantaj bestoj

Grandaj pandoj havas multajn najbarojn, kiaj malgrandaj pandoj, orharaj simioj, antilopoj kun kurbiĝintaj kornoj kaj cervoj kun vila krono, kies prapatroj vivis antau 1-2 milionoj da jaroj kaj spertis atakadon de glacirivero kaj malbona vetero, tamen eskapis de katastrofo dank' al altaj montoj kaj profundaj [[valo]j al sudokcidenta Ĉinio. Ili harmonie kunvivas kaj ĉiu havas sian terenon kaj sufichan manghajhon, tiel ke en la loko formiĝis stabila faŭno.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Eksteraj ligiloj

  http://nationalzoo.si.edu/Animals/GiantPandas
  http://www.memphiszoo.org/panda_cam.html
  http://www.zoovienna.at/grosserpanda.html
  http://www.wwf.org


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.