|
Article in other languages:
|
Germana Demokratia Respubliko (GDR, germane Deutsche Demokratische Republik), ankaŭ nomita "Orienta Germanio", de 1949 ĝis 1990 estis ŝtato en meza Eŭropo.
FaktojVidu informkesto apude.
Himno
HistorioLa Germana Demokratia Respubliko ekestis la 7-an de oktobro 1949 je la teritorioj de la eksa sovetunia okupa zono. GDR estis membro ekde 1955 en la Varsovia Pakto. En la jaro 1961 la registaro decidis konstrui muron inter Orienta kaj Okcidenta Berlino. Liberaj vojaĝoj inter Orienta kaj Okcidenta Germanio ekde tiam ne plu eblis. La 3-an de oktobro, 1990 la regionaj ŝtatoj refonditaj sur la teritorio de GDR aliĝis al la Federacia Respubliko Germanio. Origine GDR deklaris esti ŝtato fondita por la tuta germana popolo (simile al la Federacia Respubliko). Tio speguliĝis en la teksto de la nacia himno (la unuan el tri strofoj vi vidas supre), kies teksto komenciĝis jene: Leviĝinte el ruinoj, turniĝante al futur', ni al via bono servu Germani'; unueca vi patri'. Ekde meze de la 1960-aj jaroj GDR tamen emfazis sian proprecon. En 1974 estis forigitaj el la konstitucio la lastaj restoj pri germana unueco. La himnon oni oficiale ne plu kantis, sed nur muzikis. En GDR longan tempon estis malpermesate organizi Esperanto-societon. Nur en 1965 ekeblis fari tion ene de la "Kulturligo" (Kulturbund, amasa organizaĵo por kulturaj aferoj). PolitikoVidu: Walter Ulbricht; Erich Honecker. PartiojReganto de tiu ĉi "socialisma" lando estis la Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED, socialisma unueca partio de Germanio), kiu estis formita per deviga aligo de la socialdemokrata al la komunista partio. SED formis kun aliaj partioj la Nacian Fronton. Tiuj aliaj partioj devige subtenis la politikon de SED; la nacidemokrata kaj la kamparana estis eĉ fonditaj je iniciato de la komunistoj. Sovetio ĉiam konsiderinde influis la politikon de la lando. Ceteraj partioj:
Amasorganizoj
GeografioKrom "Berlino, ĉefurbo de GDR" ekzistis en GDR 14 distriktoj (ekde 1952 ĝis 1990), nomataj laŭ la unuopaj ĉefurboj:
Sur la teritorio de GDR estis refonditaj federaciaj landoj konforme al FRG (= regionaj ŝtatoj, provincoj), kiuj plejparte, sed ne tute, respegulas la administracian situacion post 1945 antaŭ la fondo de GDR. La novaj landoj nomiĝas: Meklenburgo-Antaŭpomerio, Brandenburgio, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio. La parto de Berlino, kiu apartenis al GDR estis aldonata al la ekzistanta lando Berlin, kiu tamen ne estis parto de FRG. Retaj ligiloj
Vidu ankaŭ
Questions for article: |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.