Fiŝoj

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Fiŝoj (apartigilo)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fiŝoj
Atlantika haringo
Atlantika haringo
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Subregno: Eŭmetazoa
Divizio: Duflankuloj
Filumo: Ĥorduloj
Subdivizio: Novbuŝuloj
Novbuŝuloj
Subfilumo: Vertebruloj
Infrafilumo: Makzeluloj
Superklaso: Fiŝoj

Fiŝoj estas superklaso de vertebruloj, kiuj vivas en akvo, spiras per brankoj kaj naskas idojn per ovoj (diference de cetacoj, kiuj ankaŭ vivas en akvo, ankaŭ havas torpedosimilan korpon, sed spiras per pulmoj kaj naskas vivantajn idojn). Ilia korpo estas tegata per skvamoj, ili moviĝas per naĝiloj. Fiŝoj estas ĉasataj (kaptitaj) pro viando, kaptataj por hejmaj akvarioj kiel ornamo de ĉambroj kaj industrie estas uzata ankaŭ fiŝhaŭto, konsistanta el plurtavola epidermo kun glandaj mukozaj ĉeloj kaj el dermo konsistanta el tavoloj de kolagenaj kaj elastaj fibroj

Enhavo

Taksonomio

Laŭ plej kutima taksonomio, Fiŝoj (Pisces) estas superklaso de vertebruloj, evolue starantaj inter Senmakzeluloj kaj Amfibioj. Tia grupo enhavas jenajn klasojn:

Tia varianto de taksonomio estas nun pridemandata, ĉar multaj sciencistoj kredas ke grupo de Ostaj fiŝoj estu mem rigardata kiel superklaso, al kiu apartenu du klasoj: Sarkopterigoj kaj Aktinopterigoj.

Krome, estas granda emo inkluzivi multajn aliajn grupojn, aparte Senmakleziulojn, en grupo de "fiŝoj". Tio emo estas ne tre scienca, ĉar tiel grupo de fiŝoj iĝas abstrakta unuigo de ĉiuj Vertebruloj, kiuj ne estas Kvarpieduloj. Tia grupo estus parafiliuma.

La Elasmobrankoj havas ordojn Plagiostomoj kaj Holocefaloj.

La Aktinopterigoj havas superordojn Ĥondrosteoj, Holosteoj, Teleosteoj kaj ordojn Acipenseroidoj, Ciprinoformaj, Klupeoformaj, Ezokoformaj, Angiloformaj, Simbrankoformaj, Gasterosteoformaj, Notakantoformaj, Mugiloformaj, Akantopterigoj, Gadoformaj.

Lamarko

Lamarko konsideris la fiŝojn kiel dekunua klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (senvertebruloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la fiŝojn kiel la unua grupo kun spinon kaj skizo de skeleto kaj nerva sistemo kun mjelo kaj kranio enhavanta cerbon; Tiele tiu estus la ligaĵo inter senvertebrulojn kaj vertebrulojn, jam ene de tiuj (paĝo 126). Ili havus malvarman sangon kiel la plej proksima grupo la reptiliojn, sed diference de tiuj, la fiŝoj ankoraŭ spiras per brankoj kaj ne per pulmoj. Kompare kun la senvertebruloj, la fiŝoj ankoraŭ havas nek voĉon nek palpebrojn.

Referencoj

Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri fiŝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

« Al la fiŝo ne instruu naĝarton. »
« Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio. »
« Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa. »

Referencoj

  1. [1]

Eksteraj ligoj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Fiŝoj sub la gloso Fish
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Fiŝoj sub la gloso Category:Fish

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.