|
Esperanto-humuro estas ĉiu humuro esprimata en Esperanto. Ĝi povas, sed ne bezonas, aludi al trajtoj de la Esperanta lingvo, movado, kulturo aŭ komunumo.
Vikipedia humuroArĥivo de humuro aperinta en la Vikipedio en Esperanto videblas en la Ujo por kuriozaĵoj. La Neciklopedio ankaŭ havas esperantan version. El EdETiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.
En tiu malvasta senco ĝi estas tre disvastigita en Esperantujo: la ĉefa fonto de Esperanta humoro estas la idealisma fervoro de la anoj de Esperanto. Precipe la UK-j donas al ili okazon ĝoji kaj gaji. Ju pli multaj estas la eksteraj malfacilaĵoj barantaj de la "pacaj batalantoj" la vojon al sukceso, des pli senĝena kaj laŭta fariĝas la humoro de la anoj de lingvo internacia, kiam ili trovas sin inter si. La seriozaj Esperantistoj ĝuas la feston de la Esperantista popolo pribabilante la kongresajn okazintaĵojn kaj poste raportas al la hejmrestintaj samlandanoj kun la sama kongresa humoro la kongresajn impresojn. La junularo ĉerpas la kongresan bonhumoron el sia propra kunesto, humorante precipe pri la "eminentuloj". Kiel modelo de "kongreshumoro" povas servi la raporto de Ned Katryn pri la Berna UK en 1913 en Lingvo Internacia n-roj VIII-IX. Kun neevitebla efiko li igis nin ridi priskribante en formo de leteroj al sia nevino la Naŭan Kongreson. Laŭ tiu modelo ankaŭ aliaj kongresoj donas konstantan temon al humoraj raportoj kaj oni povas kun certeco aserti, ke la regula Esperantista kongresraportisto estas regula humoristo. Alian fonton de humoro formis en 1908-14 la bataloj kontraŭ Ido kaj aliaj konkurantoj de Esperanto. La penadoj de René de Saussure kunigi Esperanton kun Ido en lia Antido estis akceptataj de la Esperantistaro kun neŝancelebla humoro. Modelajn felietonetojn donis pri tio Era en la Lingvo Internacia. En Juna Esperantisto per bonaj originalaj aŭ laŭmemoraj humorrakontistetoj riĉigis la Esperantan literaturon ĝia ĉefredakto Paŭlo Lengyel, aŭtoro de Libro de Humoraĵoj. En Paris verkas nuntempe majstro de Esperanta humora poezio Raymond Schwartz, aŭtoro de Verdkata Testamento, kolekto de versformaj satiraĵoj, miksitaj ofte kun bonaj vortludoj. La afero de Esperanto konkure kun la eterna afero de Amo formas plejan temon de liaj rikanaĵoj. En 1933 Schwartz ekredaktis humorgazeton ,La Pirato', kiu "kaperas" ĉiumonate. Antaŭ la milito aperadis La Spritulo, multe malpli originala, ĉar simple kopianta el naciaj gazetoj plimalpli taŭgajn spritaĵojn. La Pirato estas tute alia, ĝia redaktoro disponas specialan talenton. La humoro trablovis post la milito eĉ la Esperantan didaktikon. Pastro Ĉe ekuzis tiun potencan korvarbilon kiel instrumenton de instruado al la amasoj. Aperis eĉ Gaja Lernolibro de Walter, kiu, cetere, meritas citon pro la bonaj amuzaj ilustraĵoj. En Esperanto aperis kelkaj anekdotaroj, plej ofte tradukoj el nacilingvaj libroj kaj gazetoj. Ilia destino estas ne tiom amuzi, kiom instrui Esperanton al progresemuloj. Ni ne citas aparte la tradukverkojn kun humora enhavo, ekz. la komediojn de Moliere kaj Shakespeare, la novelojn de Dickens aŭ la lirikaĵojn de Heine, kiuj aperis en Esperanto. Verkistoj kun humoraj tendencoj en multaj siaj verkoj estas: J. Merchant, J. Baghy, J. Kenngoff, I. Lejzerowicz, R. Schwartz, Dreves Uitterdijk, F. Szilagyi kaj kelkaj aliaj. (v. Vortludoj, karikaturo) L. DRCHER. Atentu: En moderna Esperanto humuro kaj humoro estas apartaj nocioj - kontraste al la unuaj jardekoj de la lingvo kiam humoro reprezentis ambaŭ nociojn. (Komparu kun la citaĵo el Enciklopedio de esperanto en tiu ĉi artikolo!) |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.