|
Article on other languages:
|
La encefalito (aŭ cerb-inflamo, latine encephalitis) estas inflamo de la cerbo. Kelkfoje la encefalito atakas ankaŭ aliajn organojn de la korpo, tiel ankaŭ la mjelon (encephalomyelitis), la meningon (meningoencephalitis). La encefaliton kaŭzas plej ofte direktaj aŭ nedirektaj efikoj de infektaj organismoj, malofte eĉ kemiaĵoj (plumbo, arzeno, hidrargo, etilalkoholo, kloritaj hidrokarbonoj, morfino kaj barbituratoj). La encafaliton kaŭzas plej ofte virusoj, kiujn oni dividas al du grupoj:
La letarga encefalito (encephalitis lethargica) aŭ sonĝa morbo kaŭzis gravajn epidemiojn en Eŭropo kaj Usono dum la unua mondmilito. En la junaĝo, plimulto de la encefalitoj estas t.n. mjelina encefalito, kiuj elformiĝas kiel komplikaĵoj pro preventa vakcinado kontraŭ virusaj infektadoj (morbilo, (ŝaf?)variolo. La nomumo venas de tio, ke damaĝiĝas ne la nervoĉelo, sed izolado de la nervofibroj, la t.n. mjeliningo. Grava alia grupo de la encefalito estas la sclerosis multiplex. Ĝeneralaj simptomojKomunaj simptompoj de la diversaj encafalitoj estas plej ofte febro, kapdoloro, dormemo, letargio, komato, tremado kaj rigida nuko. La spasma ikto povas okazi en iu ajn aĝo, plej ofte do ĉe junnaskintoj. La karakterizaj neŭrologiaj simptomoj de la malsano estas la nekunordigitaj, senvolaj movoj, malforteco de korpomembroj, sentemo de la haŭto je diversaj ekscitoj. KuracadoOni konstatas la encefaliton laŭ la klinikaj simptomoj kaj la analizo de la encefala likvo. La kaŭzo de la malsano restas ofte nekonata. La celo de la kuracado estas mildigo de la simptomoj kaj certigo de trankvila ripozo. Post la akuta fazo, la restaĵ-simptomoj dependas de tipo de la encefalito, aĝo, ĝenerala stato de la malsanulo. Multaj gravaj malsanuloj saniĝas sen gravaj post-efikoj. En la junaĝo, ĉiu tipo de la encefalito povas kaŭzi cerbajn damaĝojn. La orienta kaj okcidenta ĉevala encefalito (kulo povas infekti per tio la homon) kaŭzas nereturneblajn cerbajn damaĝojn. |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.