Emmanuel Robert

EdE-R

Emmanuel ROBERT (rober), naskiĝis en la 15-a de junio 1860 en Vendeuvre (apud Poitiers), franco, profesoro de muziko, stenografio kaj lingvoj.

Honora prezidanto de Universala Asocio de Blindulo-Organizaĵoj (franca sekcio). Eks-kasisto de SFPE. Fondis grupon „Verda Stelo“. Kunlaboris en diversaj revuoj.

Verkoj

kun Cart:

  • „Notions Elimentaires d' Esperanto“, 1906;
  • "Esperanta radikaro", 2a eld. 1907;
  • „Dictionnaire français-Esperanto“, 1907;
  • „Klasika Libro“, 1912;
  • „Notions complementaires“, 1913.

Sola:

  • „Dictionnaire Esperanto-français“, 1909;
  • „Cifera muziko per Esperanto“, 1908;
  • „Deuxieme année“, 1925;
  • „Supplement commercial à l' Espéranto en dix leçons“, 1928;
  • „Klasika legolibro“, 1929.

Tradukoj:

  • de Józef Ignacy Kraszewski „Kiel mortis la unuaj kristanoj“, 1927;
  • de M. Catalany „Klari“, 1928;
  • de Nicholas Wiseman „Fabiola“, 1928.

Eksteraj Ligiloj

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.