Buŝo

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Buŝo estas kava parto en la kapo de homo aŭ besto, per kiu ili sin nutras. Ĝi servas ankaŭ - kun aliaj organoj ekz. lango - por parolo ĉe homo; formigo, eligo de voĉoj, sonoj, krioj (tiuj lastaj ankaŭ ĉe bestoj)io. La buŝon ekstere ornamas la lipo kaj donas ĝian formon la makzeloj.

La bestan grandan buŝon ĉe longkapaj bestoj (hundo, ĉevalo) oni diras muzelo, buŝego. (vidu faŭko). Ĉe hundoj oni devas uzi buŝumon dum promenigo por eviti la mordojn de aliuloj (sed oni uzas tiun esprimon por la nelibera gazeta skribo).


Aliaj esprimoj

Oni diras ankaŭ buŝo por enira aŭ elira aperturo de io (forno; rivero en la maro faŭko).

Enbuŝaĵo estas transversa stangeto, kiun oni ŝovas en la buŝon de ĉevalo por direkti ĝin per alfiksitaj bridoj.

Postbuŝo estas parto de la buŝo proksima al la faringo.

Plenbuŝo estas kvanto, kiun povas enteni la buŝo.

Rondbuŝuloj estas klaso de vertebruloj (Cyclostomata), serpento- aŭ vermo-formaj senmakzelaj fiŝoj.


Vidu ankaŭ jenon:

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri buŝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

« Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni. »
« Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo. »
« En buŝo Biblio, en koro malpio. »
« Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas. »

Referencoj

  1. [1]

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.