|
Article on other languages:
|
Birmo (rekomendita de la Akademio de Esperanto kaj komune uzita nomo) aŭ Mjanmao (oficiala nomo laŭ la aktuala reganta junto kaj laŭ UN) estas lando en Sud-Orienta Azio. Ĝi landlimas Baraton, Bangladeŝon, Laoson, Ĉinion kaj Tajlandon kaj havas proksimume 2 000 km da marbordo sude. La landon regas militista reĝimo ekde 1962 kaj ne okazis parlamentaj balotadoj ekde 1990, kiam la nuna militista junto malvenkegis en ili. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn kiel la Nobelpremiito pri Paco Aung San Suu Kyi. Post 17 jaroj, en 2007 la Militista Junto kontraŭstaris popolan protestadon estrataj de budhismaj monaĥoj. Kapitalismaj okcidentaj landoj subtenas la protestadon kaj apogas la militistan reĝimon Ĉinio, ĉefa ekonomia partnero de Birmo (vidu sube Ekonomio).
Nomo
Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Nomoj de Birmo/Mjanmao
UrbojLa plej granda urbo de la lando, kun 4.477.782 loĝantoj (en 2005) estas Ranguno, kiu ĝis novembro 2005 estis la ĉefurbo de la lando. Ekde decembro 2005, la administracioj estis translokigitaj al la nova ĉefurbo Pyinmana, kiu situas ĉirkaŭ 320 km norde de Ranguno. La 6-an de februaro 2006 la translokigo de ĉiuj ministerioj estis oficiale finita. La nova ĉefurbo estas malpermesita al civilistoj kaj eksterlandanoj kaj estis oficiale nomita Naypyidaw (reĝa urbo) la 22-an de marto 2006. Aliaj grandaj urboj estas Mandalay, Mawlamyaing, Bago, Pathein. Statistikoj
GeografioBirmo, kio ampleksiĝas ekde malalta Himalajo norde ĝis la doninsulo de Malako sude, havas okcidente la marbordon de golfo de Bengala, kaj proksime la montaron Arakan. Montarĉenoj estas plej altaj norde kun plej alta altaĵo en monto Hkakabo Razi (5.967 m), en montaro Gaoligong. Estas en la lando multaj neaktivaj vulkanoj. Montarĉenoj, situaj en direkto de norde suden, izoligas la terkulturajn ebenaĵojn de la riveroj Ĉindvino, Iravadio, Sittango kaj Salŭeno. Alia grava rivero kiu trapasas la landon estas la Mekongo. La klimato estas variebla, ĉefe varme tropika, kun mezaveraĝa temperaturo de 25ºC. La somera musono estas rigora kaj kaŭzas multajn pluvojn. EkonomioLa ekonomia stato de Birmo estas malstabila. Terkulturado estas la ĉefa resursofonto por la landa ekonomio; ĝi okupas preskaŭ 2/3 de la labora loĝantaro kaj kontribuas je 40 % al la Malneta Enlanda Produkto. La ĉefa produkto estas rizo, kio okupas preskaŭ duonon de la kultivebla tero. Ceteraj produktoj (kotono, arakido, kaŭĉukarbo, teo) estas duarangaj. Ankaŭ gravas la produktado de la papavo, ĉefe en la nomita ortriangulo, angulregiono ĉe la limoj inter Birmo, Laoso kaj Tajlando. La forsta ekspluatado estas intensa: Birmo okupas la unuan lokon monde pri produktado de tektono kaj oni vendas tiun produktadon ĉefe al Ĉinio por mebloindustrio kaj konstruado; tio estas kialo de danĝera senarbarigo de la tuta lando. La industria sektoro, antikveca, trapasas malfacilan situacion pro manko de investado, spite al la klopodoj de la ŝtato por allogi fremdajn kapitalojn. Oleo jam ne estas tiom grava, sed Ĉinio planas konstrui oleodukton el birma haveno Akjabo tra la tuta lando ĝis la suda ĉina urbo Kummingo, tio helpos la oleotransporton el Mezoriento al Ĉinio sen trapasi la danĝeran markolo Malako. Turismo komencis pro ekzotismo de la lando allogi vizitantojn, sed la malfacila politika situacio bremsas ties disvolviĝon. La ĝenerala situacio de grandega malriĉeco favoras la pliampleksigon de koruptado kaj de la kontrabando kaj de la nigra merkato. LoĝantaroBirmo estas arego de 135 etnaj grupoj kiuj parolas ĉirkaŭ 60 malsamaj lingvoj. Tia konsisto endanĝerigas la politikan stabilon de la lando, ĉefe ĉar la Bamaroj aŭ birmanoj estas majoritato kun nur 68 % ĝis maksimume 70 % (de preskaŭ 53 milionj da loĝantoj) kaj okupas la centrajn fruktodonajn ebenaĵojn de la valo de la rivero Iravadio kaj la ĉefajn postenojn en politiko kaj ekonomio. Tamen la riĉaj regionoj pri oleo, gaso, tektono kaj jado estas loĝejo de minoritatoj, kiuj ne tiom ricevas de la landa reĝimo. Britoj dum kolonia epoko helpis tiujn kontraŭstarojn por pli facile kontroli la landon kaj malfortigi la povon de la Bamaroj. HistorioBirmo estis parto de la ampleksega Imperio de Britio ĝis la Dua Mondmilito. En 1947 estis mortigita la generalo Aŭng San, patro de Aŭng San Suu Kyi, kiu ĝis tiam klopodis reteni la diferencojn inter birmanoj; post la sendependiĝo en 1948 tuj eksplodis kaj ekis malfacila epoko ĝis la puĉo de 1962 de kiam la militistoj kontraŭstaris arde la minoritatojn, el kiuj multaj refuĝis en Tajlando kaj aliaj najbaraj landoj. La landon regas militista reĝimo ekde 1962 kaj ne okazis parlamentaj balotadoj ekde 1990, kiam la nuna militista junto malvenkegis en ili. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn kiel la Nobelpremiito pri Paco Aung San Suu Kyi. Piednotoj
Ligiloj
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.