Situo de Birmingham en Anglio
Birmingham (pron. /ˈbɜːmɪŋəm/) estas kaj urbego kaj metropola distrikto en la angla regiono West Midlands. 1.014.000 loĝantoj (en 1997) loĝas sur areo de 265 kvadrataj kilometroj. Ĝia havas plurajn fervojstaciojn, el kiuj la ĉefa nomiĝas Birmingham New Street, kaj ankaŭ reton de kanaloj.
Multa parto de la urbo suferis bomban domaĝon dum la dua mondmilito, kaj estis renovigita per multaj konstraĵoj dum la jardekoj 1950a kaj 1960a.
La urbo havas slangan nomon "Brum", kaj la loka parolmaniero ("Brummie") estas por angloj tre facile rekonebla.
Esperanto en Birmingham
Tie Mary L. Blake gvidis Esperanto-kurson en komenco de 20-a jarcento.
Vidu ankaŭ jenon:
|