Antonín Dvořák

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Antonín Dvořák
Dato de naskiĝo 8-a de septembro 1841
Loko de naskiĝo Nelahozeves, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Dato de morto 1-a de majo 1904
Loko de morto Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Nacieco ĉeĥo
Sukcesis kiel opera komponisto
Artista celigo operoj
Reprezentivaj verkoj Slavaj dancoj
Moraviaj duetoj
Najado

Antonín DVOŘÁK (naskiĝis la 8-an de septembro 1841, mortis la 1-an de majo 1904) estis ĉeĥa komponisto.

Dvořák naskiĝis en Nelahozeves apud Prago. Sukceso de liaj Slavaj dancoj kaj Moraviaj duetoj malfermis por li vojon en la mondon. Inter 1892 kaj 1895 Dvořák direktoris la Nacian Konservatorion en Novjorko, kie li komponis la simfonion El la nova mondo. Lin influis ankaŭ la usona nigrula muziko. Kuriozaĵo estas, ke antaŭ studado de muziko li devis ellerni - laŭ deziro de sia patro - la metion de buĉisto, kaj ke li ofte vizitadis stacidomojn fascinita de fervojo.

Dvořák mortis en Prago en 1904.

Lia opero Najado estis esperantigita de Tomáš Pumpr kaj elsendita de Verda Stacio en 1948. La registraĵo konserviĝis kaj estis en 1996 reeldonita sur du kasedoj. La operon Jakobeno esperantigis Jiří Kořínek.

Aliaj projektoj

Sondosieroj


Eksteraj ligoj

  • Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.