Anoreksio

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

La nocio anoreksio signifas senapetitecon, tio estas malintereso je nutrado. Okaze de psiĥa senapetiteco oni parolas pri „Anorexia nervosa” aŭ malsana magreco.

Senapetitecon povas kaŭzi ankaŭ medikamentojdrogoj (ekz. MDMA).

Enhavo

Malsana Magreco

Difino

La malsana magrecoestas psiĥa malsano, priskribebla kiel intence memkaŭzita pezoperdo. Tiu malsano okazas plej ofte ĉe puberulinoj, junulinoj inter 12 kaj 30, kelkfoje eĉ viroj.

Anoreksio komenciĝas plej ofte per deziro pri svelteco, tiel ke oni aplikas dieton por atingi tion. Se la deziro pri svelteco iĝas enorme granda, la dieto iĝas senkontrola. La tuta vivo de la koncernatoj direktiĝas je problemoj de la nutrado. Ili kalkulas ĉiun kalorion kaj sentas sin malbone, se ili iufoje pli manĝas. Ĉe la pacientoj inter 12 kaj 20 jaroj la saniĝaj ŝancoj estas grandaj, sed ili malpliiĝas kun la aĝiĝo. La malsana magreco restas longe nerimarkita ĉe la amikoj kaj parencoj, la malsana persono tute retiriĝas kaj okupiĝas nur pri la kalorioj.

Krom la pezoperdo, la tipaj kondutoj

  • malsaneca nutrodepreno, memvola malsateco
  • socia izoliĝo
  • troigita junulara kaj magra idealo ĝis fanatika magreco-deziro
  • troigita korpa aktivado kaj ekscesa sportumo
  • apliko de apetitoreduktiloj
  • honto
  • vola vomado

Ofta vomado por seniĝi de manĝita nutraĵo portas la aldonan problemon, ke ĝi eligas ne nur la nutraĵon, sed ankaŭ korpajn digestilojn, kaj tiel perturbas la kemian mastrumadon de la korpo.

Bazoj

  • La bazo de la malsana magreco estas plej ofte la tro alte metitaj postuloj je la propra korpo. Tiujn postulojn pri magreco komunikas la medio.
  • aliaj psiĥaj kaŭzoj, kiel depresio
  • La malsana magreco ofte aperas kiel flank-malsano kun alia malsano

Sekvoj

  • malrapidigita metabolismo (kiel ĉe ĉiuj malsatantoj)
  • haŭtaj problemoj pro mankantaj vitaminoj, kemiaj elementoj
  • senkalkiĝo de ostoj
  • puberaj, seksaj perturboj (prokrastita menstruo)

Traktado

  • stabiligo, reguligo de la nutrado
  • psiĥa terapio
  • hospitala prizorgo

Vidu ankaŭ jenon:

Retaj ligiloj

  http://www.eatingdisorderscentre.co.uk/iedc2.htm
  http://www.mayoclinic.com/invoke.cfm?id=DS00294
  http://www.mando.se/ATTACHMENTS/PNAS-Bergh_et_al.pdf


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj!

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.