|
Article on other languages:
|
La angla lingvo estas ĝermana lingvo (kun granda influo ankaŭ de latinidaj vortoj), kiu evoluis en Anglio de la anglosaksa lingvo al la meza angla lingvo por finfine formi la modernan anglan lingvon. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 al 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en Britio (Brita anglo) kaj ties eksaj kolonioj kiel Usono (Usona anglo), Irlando, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj multaj landoj en Karibio. Ĝi estas oficiala lingvo de 71 landoj tuttere, kiel Barato, Pakistano aŭ Sud-Afriko kie la angla estas uzita kiel unua aŭ dua lingvo. La angla ankaŭ estas la plej uzita lingvafrankao kaj la plej lernita fremdlingvo tuttere. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la brita imperio, kaj poste la kreskinta ekonomika kaj kultura influo de Usono depost la Dua Mondmilito. En 2000, oni taksas ke la angla estas lernita kaj parolata de pli ol unu miliardo da homoj. Ĝi estas la ĉefa lingvo de la interreto. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de la EU: kvankam multaj dokumentoj de la EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
FacilecoUnuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Pro tio, tamen, vortordo estas malpli libera, ol en lingvoj kun pli da finaĵoj. Ne estas simpla afero, ŝanĝi vortordon por emfazo sen ŝanĝi la signifon de la frazo. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Esperanta literaturo en la angla: Sufiĉe multe da angla literaturo estis esperantigita, sed ne multaj verkoj originale skribitaj en Esperanto estis ĝis nun eldonitaj en angla traduko. La aŭtorino Anna Löwenstein verkis sian romanon La ŝtona urbo kaj en la angla kaj en Esperanto. Kelkaj anglaj versioj de poemoj de Kálmán Kalocsay estas inkluditaj en la kompilaĵo En nacia vesto de Ada Csiszár, Budapesto 2004. Angla traduko de la ĉefverko de William Auld, La infana raso estas publikigita sur la retpaĝoj de la Esperantlingva verkista asocio [1]. Ĉar la angla estas hodiaŭ la plej disvastigita lingvo tutmonde, kredeble ĝi estas plej utila vehiklo por informi grandan parton de la homaro pri Esperanto kaj ĝia kulturo. Statistikoj
1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ). Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angloparolantoj ne estas en la supraj nombroj. Famaj aŭtoroj de la angla
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
Pluraj vortaroj en la katalogo DMOZ
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.