Angiospermoj

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Angiospermoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio - Nun
primolo (Primula hortensis)
primolo (Primula hortensis)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klasoj

Dukotiledonaj Magnoliopsida
Unukotiledonaj Liliopsida

La angiospermoj (el la greka ανγio, kaŝata, σπeρμα, grajno) aŭ magnoliofitoj (Magnoliophyta) estas divizio de la planta regno. Tiu grupo enhavas ĉiujn plantojn kun floroj, kies grajno estas enfermita en la frukto. La grupo estas parenca al la gimnospermoj, kiuj evolucie antaŭvenis.

La angiosperma grupo enhavas la plimulton el la vegetalaj specioj, kun pli ol 220 000 specioj. Ili troviĝas en ĉiuj la medioj de la mondo.

La angiospermoj aŭ florplantoj estas unu el la plej grandaj grupoj de la pli evoluintaj plantoj, kiuj produktas en specialaj reproduktaj organoj (nome floroj) grajnojn, kiam la karpelo estas fermita. En aliaj grajnoproduktaj plantoj nome ĉe la gimnospermoj, la ovolo (prograjno) evoluas libere dum polenado.

Enhavo

Origino

La unuaj angiospermoj aperis antaŭ ĉ. 140 milionoj da jaroj, dum la ĵuraso. La unuaj fosiliaj plantoj kun angiospermaj karakterizaĵoj aperis en la ĵuraso kaj en la frua kretaceo (135-65 milionoj da jaro), sed tiuj estis relative malmultaj kaj primitivaj formoj. La granda disvastiĝo de la angiospermoj okazis en la meza kretaceo (ĉ. antaŭ 100 milionoj da jaroj). Dum la malfrua kretaceo, la angiospermoj iĝis dominanta grupo surtere kaj kelkaj fosiliaj plantoj signis la aperon de la modernaj plantoj (ekz. fago, kverko, platano, kaj magnolio).

Klasifikado

Aconitum variegatum
Aconitum variegatum

La angiospermoj estas konsiderataj kiel divizio, formale nomitaj "angiospermofitoj" (Angiospermatophyta) aŭ "antofitoj" (Anthophyta), sed nun nomataj magnoliofitoj (Magnoliophyta) laŭ la tipa genro magnolio.

Ekzistas ok grupoj de nun vivantaj angiospermoj:

Oni ne scias ĝuste kio estas la rilato inter la ok grupoj, sed la unuaj tri por dividi el la praangiospermo estis Amborellales, Nymphaeales, kaj Austrobaileyales, en tiu ordo.[2]

Tradicie, la florplantoj estis dividitaj al dukotiledonaj kaj unukotiledonaj. Fakte, la du plej grandaj grupoj, en la pli novaj sistemoj, estas la unukotiledonaj kaj la verdukotiledonoj. La aliaj 6 grupoj estas pli malgrandaj.

Oni povas nomi la dukotiledonaj magnoliopsidoj (Magnoliopsida) kaj la unukotiledonaj liliopsidoj (Liliopsida).

La plej disvastiĝantaj familioj de la florplantoj, en ordo laŭ la specinombro jenas:

  1. Asteracoj : 25,000 specioj
  2. Orkideacoj : 18,000
  3. Fabacoj : 17,000
  4. Poacoj : 9,000
  5. Rubiacoj : 7,000
  6. Eŭforbiacoj : 5,000
  7. Ciperacoj : 4,000

En la supra listo, la orkideacoj, poacoj, ciperacoj estas unukotiledonaj plantoj; la aliaj estas dukotiledonaj. La tuta nombro da familioj de angiospermoj estas super 460.

Ekonomia signifeco

Magnolia tripetala
Magnolia tripetala

La florplantoj donas gravan procentaĵon de la kulturplantoj, uzataj por homa nutrado. La plej grava familio estas la poacoj, aŭ gresa familio, (rizo, (maizo), tritiko, hordeo, sekalo, aveno, milio, sukerkano, sorgo), kun la fabacoj. Grandan signifon havas la solanacoj, (terpomo, tomato, kaj piproj, inter aliaj), la kukurbitacoj, (enhavas bakkukurbon kaj citrolon), la brasikacoj, (sinapo, kolzo kaj brasiko), apiacoj. Multaj fruktoj venas el la familioj de rutacoj kaj rozacoj (pomarbo, pirarbo, ĉerizarbo, abrikotarbo, prunarbo, etc).

En kelkaj partoj de la mondo, certaj plantoj akiris gravan signifon pro sia multflanka uzebleco. Ekzemplo por tio estas la kokos(nuks)o (Cocos nucifera) sur la Pacifikaj atoloj aŭ la olivarbo (Olea europaea) en la Mediteraneo.

La angiospermoj havas do ekomomian signifon en la formoj de ligno, papero, fibro (kotono, lino, kaj kanabo, ktp.), kuracplantoj (digitalo, kamforo), ornam- kaj landformantaj plantoj, kaj en multaj aliaj formoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.