|
Altaja regiono (ruse: Алтайский край; Altaiski krai) – ne konfuzu kun Altaja Respubliko – estas administracia regiono (Kraj) en Rusio.
Ĝi situas en suda Siberio ĉe la supera parto de la rivero Obo. Ĝi havas sude komunan landlimon kun Kazaĥio kaj sudoriente kun Altaja Respubliko. Ĝi entenas la okcidentan parton de la montaro Altajo kaj en la okcidento parton de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo.
Fotogalerio
Eksteraj ligiloj
- http://www.altairegion.ru
- http://odur.let.rug.nl/~bergmann/russia/regions/rus22alt.htm
- http://www.altai.at
|