|
Article in other languages:
|
La Akademio de Esperanto (AE aŭ AdE) estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon, same kiel la ceteraj nacilingvaj Akademioj. Oni ne konfuzu ĝin kun la Akademio Literatura de Esperanto (ALE).
HistorioLa Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 dum la unua Universala Kongreso de Esperanto, laŭ propono de Ludwik Lejzer Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan "Akademio de Esperanto". SekciojLa Akademio enhavas Sekciojn, kiuj prizorgas diversajn lingvajn kampojn de la Akademia laboro. La Sekcioj ne estas fiksitaj, sed estas kreataj laŭbezone. Ĉiun Sekcion gvidas Direktoro. Ĉiu Akademiano povas aparteni al pluraj Sekcioj, laŭ sia intereso. Ekzistas jenaj Sekcioj: Faka Lingvo, Gramatiko, Ĝenerala Vortaro, Literaturo, Prononco, Kontrolado de lerniloj kaj Konsultejo. La Akademio ankaŭ havas Komisionojn, kiuj plenumas diversajn ne-lingvajn taskojn. Ĉiu Komisiono estas gvidata de Direktoro. En Septembro 2007 ekzistis nur unu Komisiono: Historio de la Akademio de Esperanto. KonsultejoLa Akademio de Esperanto en 1999 starigis komisionon Konsultejo de la Akademio, al kiu povas turni sin ĉiu Esperanto-uzanto per difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon. Decidoj kaj rekomendoj
MembraroLa Akademio konsistas el 45 membroj, kiuj estas nomumitaj por periodo de 9 jaroj. Nova membro devas esti proponita de almenaŭ kvin ekzistantaj Akademianoj. Kutime temas pri renomaj esperantologoj, Esperanto-pedagogoj aŭ verkistoj. Eminentaj personoj povas esti nomumitaj "korespondentan membron" de la Akademio. Prezidantoj[1] de Akademio estis Johannes R.C. ISBRUCKER (Nederlando, 1948-1963), Gaston WARINGHIEN (Francio, 1963-1979), William AULD (Britio, 1979-1983), André ALBAULT (Francio 1983-1995), Werner BORMANN (Germanio, 1995-1998) kaj Geraldo MATTOS (Brazilo 1998-2007)
Nove elektitajReelektitaj
Nuna konsistoLa Akademio de Esperanto konsistis en aprilo 2007 el jenaj personoj:
EstraroLa estraro de la Akademio de Esperanto konsistas (de septembro 2007) el:
Kiel direktoroj de sekcioj estis elektitaj:
Ekstera ligiloQuestions for article: esperanto quebec |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.