|
Article on other languages:
|
La akacio (Acacia) estas genro de la papiliofloraj plantoj. En ĝi estas pli ol 1200 specioj. Akacioj estas falfoliaj arboj aŭ arbedoj, ĉefe en Aŭstralio. La plimulto de la specioj kreskas en Afriko kaj kreskigas pikajn dornojn kaj pro tio en la angla lingvo nomiĝas kiel "dornarboj". La esprimo akacio estas ofte uzata por robinio, kio estas tute erara. Ambaŭ genro acacia kaj robinia ne kruciĝas, ili apartenas nur al la sama familio, al la fabacoj. Akacio havas aŭ pare pinatajn foliojn aŭ fillokladiumon (platforman petiolon). La etaj floroj, de malhelflava ĝis blanka, sidas dense en globforma aŭ cilindra spiko. Ili ofte ellasas fortan odoron kaj produktas multan polenon, kiu la mielabelojn altiras. La frukto konsistas el rondaj aŭ plataj guŝoj. La semoj estas longdaŭre vikapablaj, kelkaj – precipe en Aŭstralio – bezonas fajron, por povi ekĝermi. La akacioj estis plantitaj jam en la malnova Egiptio kiel ornamplantoj. Elektitaj specioj
FotogalerioEksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.