|
Article on other languages:
|
Abeloj estas flugantaj insektoj parencaj al la vespoj kaj formikoj. Ili estas adaptitaj por manĝi nektaron de floroj, kaj multe gravas en la polenigo de florantaj plantoj. La abeloj estas taksonomie superfamilio kun pli ol 16.000 konataj specioj. Abeloj havas longan rostron por suĉi nektaron de floroj. Ili havas du parojn da flugiloj, dorse la pli malgrandaj. Abeloj kun defenda pikilo nomiĝas pikabeloj. La plej multaj specioj de abeloj loĝas en kolonioj, en kiuj nur unu ino - abelreĝino - produktas ovojn. La seksaj funkcioj de la aliaj inoj estas subpremitaj. La abdomeno de la inaj abeloj uziĝas kiel defenda pikilo. Aparte interesaj por homoj estas la mielabeloj, kiuj produktas la manĝeblan, dolĉan mielon. Abeloj estas felecaj kaj portas elektrostatikan ŝargon, tiamaniere asistante al la adherado de poleno. Abeloj periode ĉesas furaĝi kaj grumas sin por paki polenon en specialajn polenkorbojn, kiuj situas ĉe la gamboj de mielabeloj kaj kelkaj aliaj specioj, kaj ĉe la ventra abdomeno de aliaj specioj. Svingodanco kaj komunikoSvingodanco de la domabelo (Apis mellifera) estis unuafoje interpretata en 1945 de la germana biologo Karl von Frisch. Kiam furaĝ-kolektanta labor-abelo revenas de la kampo, malkovrinte nutraĵfonton, aŭ, okaze de svarmado, kontentigan nestlokon, situantan je ioma distanco de la abelujo, ĝi indikas la situon de ĉi tiu celo al siaj kolegoj pere de la svingodanco. Ĝi moviĝas laŭ linio, kiu formas ciferon 8, ripete denove kaj denove, meze de aro da fratinoj-laboristinoj. La plej distingiĝanta kaj informa elemento de la danco estas la rekta kuro laŭ la meza linio de la cifero 8, kiun ŝi aparte emfazas per rapida dekstren-maldekstren-vibrado de la korpo. La vibrado estas plej forta je la abdomeno, malplej forta je la kapo. La kompleta vibro tien-reen estas plenumadata 13-15-foje en sekundo. Samtempe la abelo elsendas aŭdeblan zumadon per vibrigado de la flugiloj. La rekta kuro reprezentas tute simple miniaturan bildon de la flugo de la abelujo ĝis la celo. Ĝi montras la direkton al la celo se la abelo dancas ekster la abelujo sur horizontala surfaco. La pozicio de la suno rilate al la rekta kuro provizas la necesan orientiĝon. Se la abelo troviĝas sur vertikala surfaco, interne de la malluma abelujo, la rekta kuro indikas difinitan angulon rilate la vertikalon, tiel, ke la vertikalo anstataŭas la direkton al la suno kiel orientilon. La rekta kuro plie donas informon pri la distanco de la abelujo ĝis la celo tiel, ke ju pli malproksime la celo troviĝas, des pli longe daŭras la rekta kuro. Daŭro de unu sekundo indikas, ke la celo troviĝas je distanco de ĉ. 500 m. de la abelujo, daŭro de 2 sekundoj indikas 2 km. Dum la dancado la rigardantaj abeloj etendas siajn antenojn, tuŝante la dancistinon ripetfoje. En la daŭro de kelkaj minutoj iuj komencas forlasi la abelujon, flugante al la celo. Ilia serĉado estas mirige akurata: la granda plimulto malleviĝas proksime al la grundo je malpli ol 20 % de la ĝusta distanco. Supraĵe la svingodanco de la abelo povas ŝajni posedi kelkajn el la pli progresintaj ecoj de la homa lingvo. Simbolismo troviĝas en la formo de la ritiĝinta rekta kuro, kaj la informanto povas formi novajn sciigojn laŭvole pere de la simbolismo. Plie, la celo estas "priparolata" abstrakte, ĝi estas objekto sendependigita de tempo kaj spaco. Tamen, la svingodanco, same kiel ĉiuj aliaj formoj de nehoma komunikiĝo ĝis nun studitaj, estas severe limigita kompare kun la vorta lingvo de la homoj. La rekta kuro estas, efektive, bildigo de la flugo, kiun la abelo realigu, kaj la zumado per la flugiloj reprezentas la necesan muskolan aktivecon. La apartaj informoj ne estas arbitre elpensitaj. La reguloj, kiujn ili sekvas, estas genetike fiksitaj kaj ĉiam indikas difinitajn direkton kaj distancon. Vidu ankaŭAliaj projektoj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.