|
Lucius Domitius Aurelianus, en Esperanto Aŭreliano, inter la jaroj 270 kaj 275 estis imperiestro de la Romia Imperio. Li naskiĝis la 9-an de septembro 214 en nordoriento de la imperio (la provincoj Panonio, Dakio, Moesia Superior aŭ Inferior); kaj mortis dum 275 apud Konstantinopolo (la hodiaŭa Istanbulo).
Dum lia regno la imperio estis en kriza fazo. Ĝermanaj triboj pasis la Alpojn kaj invadis la nordon de Italio, estis pluraj kontraŭ-imperiestroj, kaj aparte la provincoj en Gaŭlio grandparte troviĝis ekster la influo de Aŭreliano. Dum la kvinjara regotempo de Aŭreliano la Romia Imperio inter alie retiriĝis el la provinco Dakio.
romia monero el la epoko de Aŭreliano
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Aŭreliano" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |
|